Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kroata eksprezidanto: Vastaj perspektivoj por kroat-ĉina kunlaboro
2022-10-13

Kroata eksprezidanto Ivo Josipovic diris lastatempe en ekskluziva intervjuo, ke en la lasta jardeko, Ĉinio faris rimarkindan progreson en politiko, ekonomio, diplomatio kaj aliaj kampoj, kaj fariĝis grava forto konservanta la mondan pacon, la rilatoj inter Kroatio kaj Ĉinio bone disvolviĝis kaj la duflanka kunlaboro havas vastan spacon por plua profundigo.

 

Josipovic diris, ke en la pasinta jardeko sub la gvidado de prezidanto Xi Jinping, Ĉinio havis pozitivajn ŝanĝiĝojn en ekonomio kaj politiko. Li diris, "La disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio en ĉi tiu periodo estis evidentaj. Tio, kio profunde impresis min, estas, ke Ĉinio sukcese reduktis malriĉecon. Laŭ la politika perspektivo, ankaŭ Ĉinio estas grava forto en la internacia scenejo kaj aktive partoprenas en kunordigo pri traktado de ĉiuj gravaj demandoj en la mondo. Mi opinias, ke la monda paco estas la plej grava demando nun en internacia politiko, kaj Ĉinio faris gravajn kontribuojn."


Rilate al la situacio de la Taiwan-a markolo, Josipovic diris: "Ĉiuj demandoj rilataj al Taiwan de Ĉinio devas esti pripensitaj kaj pridiskutataj surbaze de grava principo, nome la principo pri unu Ĉinio. Ĉiuj landoj devas klare observi la principon pri unu Ĉinio kaj nun kaj en la estonteco. La Unuiĝintaj Nacioj jam konfirmis tiun principon kiel integra parto de la internacia leĝo. 





(el ĈRI

Redaktoro:Sheng Min





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio