Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝanĝiĝo de ĉiutaga vivo en Guangxi
2022-10-11

Supra: Infanoj de Nongyong-vilaĝo de Dahua-a Jaŭ-a Aŭtonoma Gubernio de Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono kunportantaj vivbezonaĵojn hejmeniras. (Fotita la 4-an de julio 2012)

Malsupra: Infanoj piedirantaj sur la vojo antaŭ la elementa lernejo de Nongyong-vilaĝo (Fotita la 20-an de majo 2022)


Supra: La 11-jara Meng Qiuyan (dekstre), vilaĝano de Habao-vilaĝeto de Dahua-a Jaŭ-a Aŭtonoma Gubernio de Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono, staras ĉerande de la klifo sur sia vojo hejmen, protektante pli junajn lernantojn. (Fotita la 3-an de septembro 2012)

Malsupra: Meng Qiuyan (meze), studento de dua studjaro ĉe Guangxi-a Medicina Universitato, kun samvilaĝanoj (Fotita la 23-an de aŭgusto 2022)


Supra: En Bahao-a Elementa Lernejo de Bansheng-urbeto de Dahua-a Jaŭ-a Aŭtonoma Gubernio de Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono, lernantoj devas lavi kaj kuiri rizon en poto. Tio estis kutimo de ili antaŭ la komenco de ĉiutaga lernado (Fotita en la 24-a de novembro 2014)

Malsupra: Lernantoj en novkonstruita manĝejo kun pretigita manĝaĵo (Fotita la 19-an de majo 2022)


Supra: La 11-jara Meng Qiuyan ripozas ĉe la rando de 300-metr-longa klifo, kiun ŝi trapasis ĉiutage sur la vojo inter sia elementa lernejo kaj hejmo (Fotita en la 5-a de septembro 2012)

Malsupra: Meng Qiuyan en la klasĉambro de Guangxi-a Medicina Universitato (Fotita en la 5-a de septembro 2022)


Maldeksta: Lan Chunxiang (dekstre antaŭe), triajarulo de Nongding-a Elementa Lernejo, Nongyong-vilaĝo de Dahua-a Jaŭ-a Aŭtonoma Gubernio de Guangxi-a Ĝŭang-a Aŭtonoma Regiono, grimpas ŝtuparon por iri al lernejo. (Fotita la 3-an de septembro 2012)

Dekstra: Lan Chunxiang, tuj komenconta sian vivon en universitato, ricevas informojn de pliaĝa studento Meng Xuan pri universitata vivo. (Fotita la 23-an de aŭgusto 2022)


Situante en la ŝtondezerta regiono, la gubernio estis en la listoj, ŝtatnivela kaj provinc-nivela, kiel regiono kun urĝa bezono forlasi malriĉecon. Dum la pasintaj dek jaroj, ĝi jam sukcese forlasis malriĉecon kaj estas sur la vojo al pli granda progreso. Nun, vilaĝanoj pli feliĉas pro la altiĝanta vivnivelo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio