Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial ĉi tie povas vivi persikflora meduzo?
2022-10-10

Ekde aǔgusto, en la akvokonservejoj de la distriktoj Daxing, Pinggu kaj Huairou de Pekino oni trovas persikflorajn meduzojn. Persikflora meduzo (Craspedacusta) havas rigoran postulon pri akva kvalito. Ĝia apero en pekinaj akvareoj signifas, ke en la urbego pli kaj pli boniĝas akvo, ĉeakva medio kaj enakva ekologia stato.






Persikflora meduzo (fotoj prenitaj rete)


Persikflora meduzo aperis antaǔ 550 milionoj da jaroj kaj vivas en dolĉa akvo. Laǔ esploroj, persikflora meduzo vivas en akvareoj, kiuj plenumas la jenajn kvar postulojn: tre pura akvo, saniga akvomedio, relative senmova fluo kaj taǔga temperaturo. La priakva buroo de Pekino jam kolektis vivantajn specimenojn kaj ekzamenos ilian desoksiribonuklean acidon por distingi la specon.


Fakte, la akvoareo de Pekino havas taǔgajn kondiĉojn por la meduzoj. Koncerna departemento pli forte protektis la medion de la akvokonservejoj kaj supraj akvofluoj, kaj pli kaj pli boniĝas la akvokvalito.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio