Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel oni trovis "ŝtonon de Chang'e"?
2022-10-10

La 9-an de septembro la Pekina Esplor-Instituto pri Urania Geologio anoncis, ke ĉinaj sciencistoj trovis novan mineralon de Luno kaj nomis ĝin "ŝtono de Chang'e".



Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio trovis novan mineralon de Luno, kaj ĝi estas la sesa novtrovita luna mineralo en la mondo.


Kiel la mineralo estis trovita?


La mineralo estis trovita el grunda specimeno kolektita sur la luna surfaco kaj transportita Teren de la ĉina sondilo Chang'e-5. La 17-an de decembro 2020, Chang'e atingis la Teron kun 1 731 gramoj da specimeno. La 12-an de julio 2021, la unuaj 50 gramoj da specimeno atingis la instituton. La sciencistoj devas elekti kaj klasifiki milojn da eroj laǔ eksperimenta bezono.


La sciencistoj trovis, ke la strukturo de unu speco da kalcia fosfato entenas multege pli altan elementon de rara tero, kompare kun antaǔaj ĉi-specaj mineraloj. Tio signifas, ke ĝi estas nova mineralo.


En la vintro de 2021, la sciencistoj sukcese apartigis mineralon kun mikrometra grandeco, kiel bazon de la malkovro.


Sed, la ero estas tro malgranda, kaj oni ne povis akiri sufiĉajn datumojn de la kristala strukturo de la mineralo. Pro tio, ili kontrolis novan specimenon por trovi pli grandan eron.


Ili sukcese akiris unu specimenon kaj el ĝi trovis la daǔre konfirmeblan grajnon. Ĝia larĝeco, samkiel tiu de aliaj fosfataj grajnoj, egalas al dekono de la diametro de homa kapharo.


Sciencistoj faris pli precizan ekzamenon al la mineralo per unukristala iksoradia diftraktilo kaj pruvis la novecon.


Kial la mineralo nomiĝas "ŝtono de Chang'e"?


"Ŝtono de Chang'e" estas la nomo atente elektita de la sciencistoj por la mineralo. Sed, ĝia unua angla traduko "changeite" estis neita, pro tio, ke ĝi similas al "changoite", nomo de antaǔe trovita mineralo. La sciencistoj ne volis forlasi la nomon "ŝtono de Chang'e", celante, ke la tuta mondo sciu pri la legendo de la feino Chang'e.


Do, ili iomete ŝanĝis kaj refoje petis por registro.


"Unue, la nomo estas memorigo al la unuafoje prenita luna specimeno per Chang'e-sondilo de nia lando; sekve, la nomo evidente montras ĝian devenon -- la situo de la palaco de Chang'e; samtempe montrata estas la surluniĝa loko de la sondilo; fine, la litero 's' koncernas al la ĉina vorto 'shi' (ŝtono) kaj la angla vorto 'stone', laǔ la prononcoj ĉina kaj la angla, ĝi estas facile komprenebla por la internacia komunumo."


Post unu monato, la mineralo, aprobita de la Komisiono de Novminerala Nomumo kaj Klasifiko sub la Internacia Mineralogia Asocio, ekhavis la oficialan nomon Changesite-(Y).


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio