Funkcios gazetara centro por la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ |
2022-10-10 |
La 12an de oktobro la gazetara centro por la 20a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estos malfermita al ĵurnalistoj. La centro akceptos intervjuajn dokumentojn aŭ petojn por fremdlandaj ĵurnalistoj kaj tiuj el Hongkongo, Makao kaj Taiwan de Ĉinio. La centro ankaŭ organizos gazetarajn konferencojn kaj intervjuojn por raportistoj. La akceptejo de la centro estos en la pekina hotelo Nikko Nova Jarcento. Ĝiaj retejo (http://20th.cpcnews.cn) kaj sociaj retejoj estos malfermitaj je nul horo de la 10a de oktobro por liveri informojn pri la kongreso, gazetaraj konferencoj kaj intervjuoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
|