Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Festo de Duobla Naŭo
2022-10-04


La 9-a tago de la 9-a monato, laŭ la tradicia ĉina kalendaro, estas celebrata kiel la Festo de Duobla Naŭo. La ĉefaj moroj de la festo estas montri dankegon al la ĉielo kaj niaj prauloj, montri respekton al maljunuloj kaj grimpi sur monton.


En la pasinteco, agrikulturo okupas gravan parton en la vivo de ĉinoj. De tiam la spertoj kaj saĝeco de praaj generacioj estas alte taksataj. El tio venas la kutimo doni oferojn al la ĉielo kaj prauloj por danki ilian benon kaj protekton en rikolta sezono.


En la ĉina lingvo, "naŭ" prononcas simile al "longdaŭro", simbolante longan vivdaŭron. Do tiu tago entenas deziron pri sano kaj longa vivdaŭro al maljunuloj.


La festo havas alian nomon "Tago por Grimpado". La kutimo rilatas al la vetero en aŭtuno. Samtempe, laŭ taŭismo, en tiu tago klara aero leviĝas, kaj malklara aero malleviĝas, kaj altejoj kun pleja akmuliĝo de klara aero faciligas la supreniron al la ĉielo kiel senmortulo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio