Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Giganta ŝtona skulptaĵo estas elterigita en Henan
2022-09-30

Post 4-jara elfosado, en Kaifeng-urbo de Henan-provinco estis elterigitaj gigantaj ŝtonaj murpentraĵoj en la ruinoj de Zhouqiao-ponto de la dinastio Norda Song (960-1127), kio estas la plej granda ŝtona skulptaĵo de tiu dinastio ĝis nun trovita.  





La pentraĵoj troveblas ĉe ambaŭ bordoj de la orienta parto de la ponto. La pentraĵoj estas altaj je 3.3 metroj, kun tiu en la norda bordo longa je 23.2 metroj kaj tiu en la suda 21.2 metroj. Sur la pentraĵoj estas gravuritaj ŝablonoj, ekzemple en formo de ĉevalaj aŭspiciaj bestoj, flugantaj gruoj kaj aŭspiciaj nuboj. Nuntempe, parto de la pentraĵoj estas en purigado kaj elterigado. Oni supozas, ke la tuta longo de unu murpentraĵo estas ĉirkaŭ 30 metroj. La tuta longeco de murpentraĵoj aperantaj en ambaŭaj partoj de la orienta kaj okcidenta bordoj de la ponto estas 100 metroj, kun totala ĉizita areo je 400 kvadrataj metroj.


Redaktoro: Gao Shuyuan 



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio