Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Manufaktura industrio de Ĉinio en la pasintaj dek jaroj
2022-09-30

En la pastintaj dek jaroj, la manufaktura industrio de Ĉinio akiris historiajn atingojn kaj havis ŝanĝiĝojn, kiuj metis solidan materian bazon por la disvolvado de Ĉinio.

La industrio kontinue plibonigis sian ampleksan forton, kaj ankaŭ merkataj ludantoj akiris pli grandan viglecon. Ĝis nun Ĉinio nutris pli ol 400 000 industriajn entreprenojn super la difinita grandeco, tiujn kun ĉefaj komercaj enspezoj de 20 milionoj da juanoj (= 2.78 milionoj da usonaj dolaroj) aŭ pli ol 40 000 specialigitajn kaj altnivelajn malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn, kiuj produktas novajn kaj unikajn produktojn.



La kvalito de la proviz-sistemo por la manufaktura industrio de Ĉinio evidente pliboniĝis. Ĉinio viciĝis ĉe la antaŭaj landoj laŭ produktado kaj vendado de nov-energiaj veturiloj. Ĝis 2021, estis venditaj 266 milionoj da 5G-aj saĝtelefonoj en Ĉinio.

Krome, Ĉinio akcelis altgradigon de produkt-modeloj en la manufaktura industrio kaj faris novan progreson en altnivela, inteligenta kaj verda disvolviĝo de la industrio. Ĝi sukcesis en aviadil-produktado, kunhomaj spac-programoj, potencaj ekipaĵoj kaj altkvalitaj ciferecaj iloj. Ĝis la fino de 2021, la cifereca kontrol-indico de ŝlosilaj procezoj en industriaj entreprenoj kaj la populareco de ciferecaj iloj por esplorado kaj dezajno respektive atingis 55.3 kaj 74.7 procentojn.



Novigado kaj ŝlosilaj teknologioj ankoraŭ estas la kernaj konkurencivoj de la manufaktura industrio. Ĝis 2021, investo en esplor-disvolvado de la sektoro atingis 1.54 procentojn, je 0.85 procentojn pli multe ol tiu en 2012. La cifero estis 10.3 procentoj inter specialigitaj kaj altnivelaj entreprenoj, kiuj produktas novajn kaj unikajn produktojn. Pli ol 570 ĉinaj industriaj kompanioj eniris la liston de la tutmondaj plej bonaj 2 500 kompanioj laŭ investo pri esplor-disvolvado.

Ĉinio konstruis 23 naciajn fabrikajn novig-centrojn kaj tiujn kune konstruitajn de la centra kaj loka registaroj, kaj donis subtenon en la konstruado de 125 bazaj platformoj de publika servo por industria teknologio. Novigado nun estas traktata kiel prioritato en evoluado de la fabrika industrio, por ke ĝi estu pli sana kaj fortika.

Oni atendas, ke Ĉinio eĉ plifortigos sian fabrikan industrion, ĉar ĝi konservas rapidan kreskon, plibonigas novigan kapablon, kaj plirapidigas ciferecigon kaj verdan transiron.



Redaktoro: Liu Zijia



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio