Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Joti Brar: "Ju pli forta Ĉinio fariĝas en sia industria, teknologia kaj armea disvolvado, des pli ĝi kapablas helpi aliajn evoluantajn landojn liberiĝi de la sufokado de ŝuldsklaveco..."
2022-09-30

Joti Brar: "Ju pli forta Ĉinio fariĝas en sia industria, teknologia kaj armea disvolvado, des pli ĝi kapablas helpi aliajn evoluantajn landojn liberiĝi de la sufokado de ŝuldsklaveco..."



Nun la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, nacia politika evento de tutmonda graveco, estas tiu okazo, kiu povos, ni opinias, indiki tiujn perspektivojn kaj doni tiujn solvojn kiuj helpos ne nur Ĉinion, sed la tutan homaron, preterpasi la malfacilaĵojn.


Pri la kongreso kaj ĝenerale pri nia aktualeco ni interparolas kun Joti Brar, elstara virino el Britio. Joti estas vicprezidantino kaj unu el la membro-fondintoj de la Komunista Partio de Britio. Krome ŝi estas la ĉefredaktorino de la partia ĵurnalo The Communists (La Komunistoj).


Joti Brar, kiu estas la filino de tutmonde konata teoriulo pri marksismo kaj eseisto Harpal Brar, dediĉis kaj daŭre dediĉas sian tutan vivon al la socialista ideo kaj al la revivigo de la Komunista Partio:


El Popola Ĉinio: La 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas grava por disvolva Ĉinio, laŭ vi, ekster Ĉinio kian signifon kaj gravecon povus havi ĉi tiu evento por la popoloj de aliaj landoj?


Joti Brar: Ju pli forta Ĉinio fariĝas en sia industria, teknologia kaj armea disvolvado, dum ĝi restas al vojo de popol-orientita disvolviĝo kaj sendependeco de hegemonismo, des pli ĝi kapablas helpi aliajn evoluantajn landojn liberiĝi de la sufokado de ŝuldsklaveco kaj armea trudado, kiuj tenas ilin submetiĝemaj kaj malriĉaj en la hegemonisma ekonomia sistemo.


Sub ĉi tiu sistemo de monopola kapitalismo, la laborego de multaj homoj en evoluantaj landoj, kune kun la riĉaĵo de iliaj teroj, simple iras por nutri la bankajn saldojn de la okcidentaj monopoloj, lasante nenion por kontentigi la bezonojn de la homoj mem.


Mi certas, ke sukcesa 20-a tutlanda kongreso renovigos la volon de la gvidantoj de la KPĈ gvidi Ĉinion laŭ la maniero, kiun ili faras lastatempe, certigante, ke ne nur ĝia propra popolo, sed ankaŭ tiuj de siaj aliancanoj povu profiti el la rapida disvolviĝo de Ĉinio kaj antaŭeniĝo.


La iniciato de la Zono kaj Vojo de Ĉinio, por doni nur unu ekzemplon, alportas komercon, disvolviĝon kaj teknologian disvolvon ĉie ajn ĝi iras – kaj tiel granda parto de la mondo havas la eblecon esti transformita kaj multaj el ĝiaj popoloj havas la ŝancon eltiri sin el malriĉeco per kunlaborado kun Ĉinio por konstrui alternativon al la sangsuĉa imperiisma sistemo, kiu generas malriĉecon, malegalecon, krizojn kaj militon.

Mi certas ke la 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ reasertos la vojon de Ĉinio ĉi-direkten kaj reelektos la gvidantaron, kiu sin dediĉas al ĉi tiu kontraŭhegemonisma vojo - igante ĉi tiun eventon vere signifa evento por la tuta homaro.


El Popola Ĉinio: Kiaj artaj kaj kulturaj projektoj povus esti realigeblaj kaj efikaj por plibonigi la interkomprenon inter la popoloj kaj tiel vere krei tian etoson, en kiu ni povas konstrui komunan estontecon?


Joti Brar: Arto kaj kulturo ne ekzistas en vakuo, sed reflektas la socion kaj klas-sintenojn el kiuj ili ekestas. En Britio, ĉar la sociaj kondiĉoj malpliboniĝas, la arto estas malpli kaj malpli alirebla por ordinaraj laboristoj - kaj kiel io, kion ili povas partopreni, kaj kiel io, kion ili povas rigardi kiel parto de spektantaro. Kiel rezulto, arto kiu estas produktita en Britio hodiaŭ estas superforte burĝa kaj liberala en naturo, kaj tiel malamika al la interesoj de la laborista klaso enlande kaj eksterlande.


Por kunpartigi arton en signifoplena maniero, ni unue devus havi artproduktadon faritan de kaj por la amasoj - kiel videblas en socialismaj landoj. Ĉinio havas mirindajn tiajn ekzemplojn, same kiel Sovetunio. Tia arto celas reflekti la realajn vivojn kaj interesojn de la homoj, inspiri ilin apliki sian kreemon por solvi la problemojn de la homaro kaj kunpartigi la specifajn lokajn trajtojn kaj historiajn tradiciojn, kiuj donas al kanto, danco, teatro, pentrarto, skulptarto ktp sian unikan karakteron en ĉiu parto de la mondo.


Laŭ mia opinio, la vera kondiĉo por tia fruktodona arta interŝanĝo baziĝas sur nia socialisma revolucio – aŭ almenaŭ sur la estiĝo de ekstreme forta kaj vigla revolucia socialisma movado, kiu kapablas altiri la amasojn kaj inspiri ilian artan kreadon tial ke ili luktas por revolucia ŝanĝo en Britio.


Intertempe mi ŝatus vidi Ĉinion revivigi unu el la plej bonaj tradicioj de la Maŭ-epoko kaj komenci denove diskonigi revolucian literaturon en multaj lingvoj tra la tuta mondo. Ĉi tio estas granda kultura kontribuo kiu povus esti farita por helpi la amasojn ĉie en ilia lukto por socialismo. Mi mem kreskis legante infanajn rakontojn el revolucia Ĉinio, kiuj sendube havis grandan efikon sur mia pensmaniero kaj mondkoncepto. En miaj dudekaj jaroj, kiam mi komencis serioze studi marksismon, la tekstoj de Marks, Engels, Lenin kaj Stalin, el kiuj mi legis, estis ĉiuj tradukitaj kaj presitaj en Pekino. Ĉi tiu donaco al la tutmonda revolucia movado estas valora.


El Popola Ĉinio: Ĉinio nun komencas ĉiuflankan konstruadon de moderna socialisma lando, kiel vi taksas la evoluon kaj ekonomian disvolviĝon de la lando?


Joti Brar: Ĉi tio estas tre granda demando! Ni ĝojas vidi Ĉinion atingi, kaj en multaj gravaj kampoj eĉ komenci superi, la nivelojn de imperiismaj landoj kiam temas pri teknologia disvolviĝo kaj novigo.


La monopolo de ŝlosilaj teknologioj ĉiam estis pivoto de la imperiisma regado de la mondo, kaj la imperiismaj potencoj multe laboris por konservi ĉi tiun monopolon. Ili estis ekstreme koleraj, kiam Libio de kolonelo Kadafi lanĉis komunikan sateliton por Afriko, ekzemple, ĉar ĝi rompis ilian monopolon rilate al tiu esenca teknologio, prenante kaj ilian potencon kontroli kion afrikanoj povis aliri kaj sian kapablon pagigi nekredeble altajn prezojn por aliro al poŝtelefono kaj al interretaj servoj.


La kompreno de Ĉinio pri la bezono de teknologia sendependeco por certigi ekonomian kaj politikan sendependecon havas grandan signifon ne nur por Ĉinio sed por la mondo, ĉar Ĉinio ne nur konservas ĉi tiujn evoluojn por si, sed dividas ilin kun aliaj. Ĉi tio estas unu el la ĉefaj kialoj, pro kiuj la imperiistoj estas tiom timigitaj kaj sentas sin minacataj de la leviĝo de Ĉinio. Ili vidas sian kapablon monopoligi profitojn kaj kontroli malpli evoluintajn landojn malaperi antaŭ siaj okuloj.


El Popola Ĉinio: Vi, kiel fakulino pri marksisma teorio, kiel vi rigardas la ĉinigon de marksisma teorio? Kaj kion vi opinias pri Komuna Estonteco de la Homa Komunumo?


Joti Brar: Laŭ mi, marksismo - tio estas scienca socialismo - estas internacia teorio, aplikebla al ĉiu lando en la hodiaŭa mondo. Ĝi estas, fakte, la plej alta atingo ĝis nun de la homa scienca klopodo, kaj ĝia metodo - dialektika kaj historia materiismo - havas la potencon rapide progresi kaj liberigi ĈIUJN areojn de homa esplorado. Ĝuste tial niaj regantoj tiom penas verŝi sur ĝin malestimon, enterigi ĝin kaj apartigi ĝin de la laboristaj amasoj, en kies manoj ĝi estas tiel potenca armilo por detrui la malnovan kaj konstrui la novan.


Kompreneble, marksismo estas scienco, ne dogmo. Kvankam ekzistas komunaj leĝoj kaj preskriboj, kiujn ni devas strebi regi, ekzistas neniu fiksa formulo por fari la revolucion aŭ konstrui socialismon ie ajn. En la lernado apliki marksismon al vivaj situacioj, ni devas konsideri la realaĵojn kaj karakterizajn trajtojn de nia aparta socio - ĝia historio, ĝia klasa konsisto, ĝia nivelo de evoluo, ĝia pozicio en la tutmonda ordo kaj tiel plu – kaj samtempe gardante nin kontraŭ tiuj, kiuj asertas, ke ili ĝisdatigas aŭ aplikas marksismon "kree", sed kiuj efektive kondukas nin for de marksisma scienco kaj reen al burĝa konfuzo.


La ĉinaj gvidantoj majstre aplikis marksisman sciencon dum la lasta jarcento – kiel ilia klera gvidado de la popolo, ekzemple, aŭ siaj postrevoluciaj edukaj programoj kiel la fera rizbovlo, la nudpiedaj kuracistoj kaj la alfabetigaj kampanjoj, por mencii nur kelkajn ekzemploj el tre multaj. Estas aliaj manieroj, en kiuj mi havus kamarademajn malkonsentojn pri ilia aliro. Kompreneble, mi estas neniu grava! Mi estas nur revoluciulino, kiu provas lerni la lecionojn de la historio kaj regi la marksisman sciencon laŭ mia kapablo, por ke mi povu servi la laboristan klason en Britio. Finfine, por respondi la demandon pri kiel marksismo esti aplikata en Ĉinio, mi opinias ke la ĉinaj komunistoj kaj homoj mem povas zorgi tiun ĉi aferon.


Kiel vera kaj sincera amiko de Ĉinio, tamen, mi sentas mian devon amike atentigi ĉiujn gravajn zorgojn, kiujn mi povas havi. Rilate al la demando pri la turniĝo de Ĉinio al merkatigo de sia ekonomio, ekzemple, kiun tiom da burĝaj ekonomikistoj emas diri al ni, estas la vera kialo de ĝia sukceso, mi havas alian opinion.


Mia kredo estas, ke la sukceso de Ĉinio devenas de ĝia revolucio, de la gigantaj paŝoj faritaj dum la periodo de ŝtata planado, kiu aboliciis feŭdismon, virinan subpremadon, analfabetecon kaj malsategon, dum kiuj la vivdaŭro pliiĝis je unu jaro ĉiujare, kaj dum kiu la bazoj de moderna agrikultura kaj industria bazo estis metitaj - inter multaj aliaj atingoj.


Mi kredas, ke pli aŭ malpli frue, se Ĉinio ne volos kunhavigi la sorton de Sovetunio, merkatmekanismoj devos esti forigitaj de sia ekonomio kaj reveni al centra planado, kiu sola kapablas solvi ĉiujn problemojn de la homaro, liberigante la potencon de la amasoj, kaj senigante la socion de la krizoj de troproduktado, senlaboreco, malegaleco, korupto kaj ĉiuj aliaj malsanoj kaj anakronismoj de la kapitalisma produktado.


El Popola Ĉinio: La 20-a Tutlanda Kongreso de KPĈ elektos siajn novajn gvidantojn, kiaj estas viaj deziroj kaj atendoj de la nova gvidgrupo?


Joti Brar: Ni estas certaj, ke la ĉinaj kamaradoj elektos fortan kaj spertan gvidaron, kapablan gvidi la landon tra la venontaj tempoj, kiuj nepre estos turbulaj. Malgraŭ la deziro de Ĉinio kaj KPĈ vivi en paco kaj kunlaboro kun la mondo, la hegemonismaj potencoj fariĝas ĉiam pli agresemaj.


La ekonomia sistemo de la hegemonismoj estas en krizo, kio igas ilin batali senespere por pli da merkatoj. Samtempe, ilia tutmonda hegemonio estas minacata de la leviĝo de forta kontraŭhegemonia aro, kun Ĉinio ĉe sia kerno. La logiko de imperiismo estas, ke ĝi provos solvi siajn malfacilaĵojn per milito - kiel ni jam vidas kun la prokura milito de NATO kontraŭ Rusio en Ukrainio.


Tial mia plej granda espero por Ĉinio estas, ke ĝiaj gvidantoj daŭrigu labori por paco gardante sin pretaj por milito, konstruante la plej larĝan eblan koalicion de kontraŭhegemonia rezisto tra la mondo. La hegemonioj devas ricevi la mesaĝon laŭte kaj klare, ke ne ekzistas maniero por ili gajni militon kontraŭ Ĉinio aŭ ajna alia parto de la kontraŭhegemonia mondo.


Koncerne niajn du partiojn, la Komunista Partio de Britio - Marksista-Leninista (CPGB-ML) daŭre subtenos kaj kunlaboros kun niaj kamaradoj en la KPĈ laŭ nia eblo. Precipe, ni daŭre faros kion ni povas por malkaŝi la mensogojn, kiuj plenigas okcidentajn amaskomunikilojn pri Ĉinio kaj la ĉina popolo, ĉu ili estu mensogoj pri Hongkongo, Xizang, Xinjiang, Taiwan, la ĉina ekonomia sistemo aŭ la gvidantoj de Ĉinio – ĉiuj kiuj celas mildigi britajn laboristojn por milito kontraŭ Ĉinio kaj pravigi la deziron de la hegeomonioj rompi Ĉinion en pecojn, por ke oni povu ĝin pli facile regi kaj kontroli.


La detruo de la Ĉina Popola Respubliko estus katastrofo por laboristoj kaj subpremitaj popoloj ĉie, ne nur en Ĉinio. Nia celo estas alporti la mesaĝon al la brita kontraŭmilita movado, ke Ĉinio ne estas nia malamiko, sed nia propra reganta klaso kaj ĝia parazita kaj kaduka sistemo, kiujn ni devas forigi kiel eble plej rapide, se ni volas eviti la katastrofon de totala tria mondmilito.


Rilate al Taiwan, Ĉinio multe klopodis por reunuigi la landon en paca maniero, sed se ĝi estas puŝita fari tion perforte, tio ne ŝanĝos la fakton, ke ĝi estas justa kaj defenda milito de nacia liberigo kontraŭ imperiisma agreso kaj kontrolo.


Intervjuita de Pietro Fiocchi kaj Chen Ji





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio