Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
NKH丨Ole-papera ombrelo de Ĉinio
2022-09-29

Ombrelo estas ordinara bezonaĵo de homoj, kaj por ĝi ekzistas diversaj far-manieroj. En Ĉinio ĝi povas esti unu el la plej belaj metiartaĵoj. Ole-papera ombrelo estas tradicia metiartaĵo de Ĉinio, kaj jam antaŭ pli ol mil jaroj ĉinoj ekuzis ĝin. En 2008 ĝi fariĝis ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo de la lando. Oni elektas bambuojn kun taŭgaj malmoleco kaj elasteco, kaj sekve sunumas ilin por sekigo. La skeleto de la ombrelo estas farita el dissegitaj bambu-vergoj, kiujn oni prilaboras per diversaj manieroj: glatigo, kreado de truetoj, kunligado per fadenoj kaj simile. Sekve oni reproduktas koloran desegnaĵon sur papero, gluas la paperon sur la skeleto, kaj lakas la paperon per oleo farita el semoj de aleŭrito. Fine, koloraj silkfadenoj kunligas la tutan skeleton kaj tenilo estas alligita al ĝi.










Sur la papero de la ombrelo troveblas belaj manfaritaj pentraĵoj de metiartistoj, kiuj temas ekzemple pri floro, birdo, homfiguro, pejzaĝo kaj tiel plu. La aleŭrita oleo estas natura oleo speciale prilaborita, kaj pro tio la ombrelo povas ŝirmi homojn kontraŭ ultraviolo. Krome ĝi malfacile krevas, velkas aŭ difektiĝas. La ombrelo estas longe uzebla kaj utila al medi-protektado.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio