Homoj festis rikolton en la Templo de Agrikulturo de Pekino |
2022-09-27 |
Lokaj loĝantoj spertis rikoltadon de milio en malgranda terkultura kampo ene de la Templo de Agrikulturo en Pekino la 24-an de septembro, kadre de rikolta festivalo aranĝita de la Pekina Muzeo pri Antikva Arkitekturo. La Templo de Agrikulturo, ankaŭ konata kiel Xiannongtan, estis origine konstruita en 1420 kaj utiligita por religia celo dum la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1616-1911). Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |