Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Maturiĝas kvadrata bambuŝoso
2022-09-23




Sur Jinfo-monto de Nanchuan-distrikto de Chongqing kreskas kvadrata bambuŝoso je 15.3 mil hektaroj. Tiu speciala bambuŝoso, kies meza kaj suba partoj estas kvadrataj, ne burĝonas en printempo, sed prosperas en aŭtuno. Kun mola pulpo, bela koloro, freŝa gusto kaj riĉa nutraĵo, ĝi havas la kromnomon "reĝo de bambuoj". Ĉi-jare, la bambuŝoso maturiĝas 10 tagojn pli malfrue ol en pasintaj jaroj. Dum la rikolta sezono je pli ol 40 tagoj, kamparanoj povas ĉiutage rikolti pli ol 6 000 bambuŝosojn, enspezante 7 000-10 000 juanojn (ĉ. 999-1 427 usonaj dolaroj).


Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio