Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis dialogo inter ĉinaj kaj brazilaj pensfabrikoj
2022-09-20

La 14-an de septembro sukcese okazis interrete kaj ĉeeste la dua Dialogo inter Ĉinaj kaj Brazilaj Pensfabrikoj, sub la temo "Kapti Vastajn Tutmondajn Evoluajn Ŝancojn kaj Serĉi Altkvalitan Duflankan Ekonomian Kunlaboron", kungastigata de la Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo, Instituto Lula de Brazilo kaj Ĉina Interreta Inform-Centro.



Inter la parolantoj estis Yu Yunquan, prezidanto de la Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo, Marcio Pochmann, Prezidanto de Instituto Lula, Yang Xinhua, vicredaktoro de Ĉina Interreta Inform-Centro, kaj Alexandro Teixeira, eminenta profesoro de la Lernejo pri Publika Administrado de la Universitato Tsinghua kaj eksministro pri turismo de Brazilo. Pli ol 10 fakuloj el Ĉinio kaj Brazilo ĉeestis la kunvenon kaj faris profundajn diskutojn pri ĝia temo. Lin Kun, vicprezidanto de la Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo, kaj Melissa Cambuhy, kunordiganto de Instituto Lula, kungvidis la kunvenon.


Marcio Pochman klarigis, ke oni trapasas kritikan turnopunkton en la monda historio, kaj en tiu kunteksto estas pli grave ol iam ajn antaŭe, ke Ĉinio kaj Brazilo plifortigu solidarecon kaj kunlaboron. Okaze de la post-pandemia ekonomia resaniĝo, la komerco inter Ĉinio kaj Brazilo altiĝis, kaj tio ne nur montras la fortikecon kaj vivecon de emerĝantaj merkataj landoj, sed ankaŭ aldonas fidon kaj esperon al akcelo de la evoluo de la tutmonda ekonomio. En la kunteksto de la kreskanta politika reciproka konfido inter Ĉinio kaj Brazilo, la komplementaj avantaĝoj de ekonomiaj strukturoj kaj la daŭra profundiĝo de kulturaj interŝanĝoj, Instituto Lula daŭre profundigos kunlaboron kun la Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo, esploros novajn kunlaborojn pri kundivido kaj interŝanĝo de scioj, por ke ambaŭ landoj prosperu kune.


Yu Yunquan, prezidanto de la Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo, prezentis la ĵus publikigitan "Enket-Raporton pri Ĉinaj Studoj en Brazilo 2022". Li diris, ke la raporto celas amplekse esplori la bazan situacion kaj lastajn evoluojn de la studoj pri Ĉinio en Brazilo kaj doni direktojn kaj gvidojn por duflankaj pensfabrikaj interŝanĝoj kaj akademia kunlaboro. La enketo malkovris, ke studoj pri Ĉinio en la brazila akademio prezentas bonan disvolvan tendencon. Estonte, ĉinaj kaj brazilaj fakuloj devas plu profundigi kunlaboron, fari bazajn, pragmatajn kaj novigajn esplorojn rilate al ĉinaj studoj, plifortigi la ligojn inter la du landoj per akademiaj interŝanĝoj kaj plifortigi la impeton kaj vivecon de la du landoj en la estonteco kaj kontribui por tutmonda evoluo. La akademio daŭre kunlaboros kun Instituto Lula por malbloki la kanalojn de dialogo, komunikado kaj komuna esplorado inter ĉinaj kaj brazilaj pensfabrikoj, universitatoj kaj scienc-esploraj institucioj.



Guo Cunhai, direktoro de la Instituto pri Latin-Amerikaj Studoj de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, analizis la "Enket-Raporton pri Ĉinaj Studoj en Brazilo 2022". Li klarigis, ke la raporto estis kompletigita de ĉina kaj brazila esplorteamoj, kaj skizis la gravajn vidpunktojn kaj ĝeneralan kuntekston de ĉinaj studoj en Brazilo, ĝi estas konkreta rezulto de la kolektiva saĝo de fakuloj el la du landoj. La enket-raporto akiris abundajn senprecedencajn informojn pri ĉin-brazilaj akademiaj interŝanĝoj kaj sciproduktado, kaj sisteme ordigis la reprezentajn rezultojn de ĉin-brazilaj studoj en la pasintaj 10 jaroj. En la estonteco, la akademiaj rondoj de Ĉinio kaj Brazilo devos daŭre fari pragmatajn kaj sincerajn akademiajn dialogojn kaj komunajn esplorojn por profundigi la kunordigitan disvolviĝon de la du landoj.


Sekve fakuloj kaj kleruloj el Ĉinio kaj Brazilo esprimis siajn opiniojn pri altkvalita ekonomia disvolviĝo kaj kunlaboro inter la du landoj laŭ la vidpunktoj de siaj respektivaj fakoj.


Yang Xinhua, vicĉefredaktoro de Ĉina Interreta Inform-Centro, diris, ke kiel emerĝanta ekonomio, Brazilo aktive antaŭenigas la planon Industrio 4.0 por akceli konstruadon de estontaj industrioj kiel komunikaj retoj, elektronika komerco kaj artefarita intelekto; la investo de Ĉinio en Brazilo ankaŭ plivastiĝis en la kampoj de agrikulturo, energio kaj infrastrukturo. La tradicia kamparo turniĝas al alt-teknologia cifereca kampo. En la sekva etapo Ĉinio kaj Brazilo devas kapti la ŝancojn de teknologia kaj industria transformo por senĉese liberigi la potencialon de la duflanka kunlaboro kaj atingi pli altnivelan, altkvalitan kaj pli efikecan duflankan ekonomian disvolviĝon.


Elias Jabbour, profesoro pri ekonomiko de la Ŝtata Universitato de Rio-de-Ĵanejro en Brazilo, opinias, ke teknologia novigo ludas gravan rolon en la ekonomiaj rilatoj inter la du landoj, kaj la ĉin-brazila satelita projekto CBERS estas grava atingo en la kampo de altnivela kunlaboro inter la du landoj. Brazilo kaj Ĉinio, kiel antaŭuloj de ekonomia transformo kaj altgradigo en evolulandoj, devas plivastigi kunlaboron kaj kapti novajn ŝancojn en la areoj kiel biomedicino, kvantuma komunikado, puraj energifontoj kaj konstruado de altrapidaj fervojoj por antaŭenigi la disvolvon kaj prosperon de Latin-Ameriko kaj la mondo.


Zhang Yong, vicdirektoro de la Ekonomi-Esplora Oficejo ĉe la Instituto pri Latin-Ameriko de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj ĝenerala sekretario de la Esplorcentro pri Brazilo, diris, ke la cifereca ekonomio alportis fortan impulson al post-epidemia ekonomia resaniĝo, kaj Brazilo havas merkat-kapaciton kaj komercan potencialon por cifereca evoluo. Ĉinio kaj Brazilo devas plu profundigi la ligon en la areoj kiel plibonigo de la nivelo de cifereca infrastruktura konstruado, plifortigo de cifereca transformo kaj produktadkapacita kunlaboro, plifortigo de internacia kunordigo de reguloj pri cifereca ekonomio kaj antaŭenigo de teknologia novigado kaj talentula interŝanĝo por kunlabore solvi la problemon de cifereca ekskludo kaj dividi la fruktojn de cifereca evoluo.


Javier Vaddell, lektoro pri internaciaj rilatoj en la Katolika Universitato de Minas Gerais en Brazilo, opinias, ke la akcelita ŝanĝiĝo en la hodiaŭa mondo kaj la disvastiĝo de unuflankeco kaj nulsuma pensmaniero grave malhelpis la teknologian disvolvon kaj industrian altgradigon de sudaj landoj. Ĉinio kaj Brazilo aktive alvokas kaj instigas profundiĝon de sud-suda kunlaboro. La du landoj devas plue akceli sudan-sudan kunlaboron en la kampoj kiel scienco kaj tekniko, iniciati nord-sudan dialogon kadre de ekonomiko kaj konstrui pli justan, egalecan kaj malferman internacian ekonomian kaj teknologian medion.


Niu Haibin, direktoro de la Instituto pri Ekstera Politiko de la Ŝanhajaj Institutoj pri Internaciaj Studoj kaj vic-ĝenerala sekretario de la Ĉin-Latin-Amerika Societo, diris, ke ekonomiaj kaj komercaj interŝanĝoj estas la balasto kaj stabiligilo de la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo, kaj ankaŭ grava kanalo por ke la du landoj profitu la popolan vivmedion kaj akcelu prosperon. En la estonteco, la du landoj devas senĉese plifortigi kunlaboron en rekta investo, entreprenado, kundivido de informoj kaj aliaj aspektoj, daŭre altigi la nivelon de granda duflanka ekonomia malfermo, kaj kune venki la malfacilaĵojn kaj defiojn de industria restrukturado kaj teknologia transformado kun la celo evoluigi la ekonomian sanon de la du landoj.


Li Cheng, esploristo ĉe la Ŝtata Universitato de Campinas en Brazilo, opinias, ke elektronika komerco antaŭenigas la profundan integriĝon de la cifereca ekonomio kaj la reala ekonomio, kaj antaŭenigas la daŭran kreskon de nova ekonomia impeto. Ĝi iom post iom fariĝas nova elstaraĵo de ĉin-brazila ekonomia kunlaboro kaj disvolviĝo. Aparte, la rapida disvolviĝo de saĝa agrikulturo kiel "e-komerco + agrikultura merkatado" kaj "e-komerco + agrikulturaj servoj" kreis pli da eblecoj por kunlaboroj pri agrikultura modernigo inter Ĉinio kaj Brazilo.


Alessandro Teixeira, eminenta profesoro de la Lernejo pri Publika Administrado de Tsinghua-Universitato kaj eksministro pri turismo de Brazilo, fermis la kunvenon substrekante, ke Ĉinio kaj Brazilo havas proksiman kunlaboron pri investo kaj komerco. Ĉinio konservas la statuson de la plej granda komerca partnero de Brazilo jam de multaj jaroj, kaj Brazilo estas ankaŭ la plej granda investocelo de Ĉinio en Latin-Ameriko. Fronte al pli kaj pli severa tutmonda disvolva medio, la du landoj devas kunlabori, duflanke kaj plurflanke, por protekti la interesojn de disvolviĝantaj ekonomioj kaj evoluantaj landoj, kaj klopodi por solvi problemojn kiel nord-suda breĉo kaj teknologia breĉo, kaj antaŭenigi pli inkluzivigan internacian ekonomian ordon.


Dialogo inter Ĉinaj kaj Brazilaj Pensfabrikoj estas mekanismo kune lanĉita de Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo kaj Instituto Lula por antaŭenigi la efektivigon de la tutmondaj disvolvaj kaj sekurecaj iniciatoj kaj efektivigi la daŭripovajn evoluigajn celojn de la Unuiĝintaj Nacioj. Por la estonteco, la du flankoj planas estigi komunan esplorcentron kaj serion da pensfabrikaj dialogoj por plifortigi la kundividon de scioj kaj spertoj inter la du landoj kaj apliki la komunan saĝon kaj forton de Ĉinio kaj Brazilo en la kampo de tutmonda disvolviĝo kaj regado.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio