Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Atendinda ĉina filmo en ĉi-jara Internacia Filmfestivalo de Toronto
2022-09-19

Malfermiĝis la 47-a Internacia Filmfestivalo de Toronto en la 8-a de septembro, kiu daŭras 11 tagojn. Tio estas la unua fojo, ke tiu filmfestivalo okazis fizike depost la eksplodo de la pandemio de KOVIM-19. Estis montritaj en la festivelo preskaŭ 300 filmoj el preskaŭ 70 landoj kaj regionoj. Inter tiuj filmoj estis Reveni al polvo de la ĉina reĝisoro Li Ruijun.



La filmo prezentas kaj mizeran kaj varman vivon de kamparaj geedzoj en Gansu-provinco, nordokcidenta Ĉinio. Kun la progreso de la filmo, la unuavide neordinara kaj mizera geedziĝo fariĝis kortuŝa amo kaj varma akompano inter maljunuloj. 




"La filmo estas amrakonto", diris la reĝisoro. "Tamen la amo estas multflanka. Troveblas en la filmo romantika amo, amo al la tero, amo al aliaj homoj, amo al la mondo kaj la medio, amo al bestoj, kaj amo al la familio. Ĝi prezentas la plej gravajn aferojn en nia vivo."



Tiu ĉi filmo pri sorto kaj vivo de homoj ĉe la rando de la socio fariĝis la unua en la ĉina film-merkato 62 tagojn post ĝia premiero. Kun vendosumo je pli ol 100 milionoj da juanoj, ĝi kreis miraklon de artfilmo. Krome, ĝi ankaŭ estis elektita en la ĉefkonkurada sekcio de la 72-a Berlina Internacia Filmfestivalo.


Ĉu vi scivolas pli pri la filmo? Via komento estas bonvena!


Redaktoro: Gao Shuyuan


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio