Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Revo de heĝe-a junulino pri kultura heredo de sia etno
2022-09-19

La etno heĝe estas unu el la plej malmultnombraj etnoj en Ĉinio. Loĝante laŭ la riveroj Heilong, Wusuli kaj Songhua en orienta Ĉinio, la etno estas konata kiel gardanto de la suno.


Shang Meihan, naskita en 1997, estas talenta. Nuntempe ŝi laboras en la registaro de Wusu-urbeto de Fuyuan-urbo de Heilongjiang-provinco. Post laboro, ŝi ŝatas partopreni en prezentado de folklora kulturo de sia etno.


Krome, ŝi ankaŭ instruas al lokaj geknaboj dancojn, kantojn kaj artaĵojn faritajn de fiŝhaŭto. "Sen skriba lingvo, ni heredigas nian kulturon man-al-mane kaj buŝ-al-buŝe," diris Shang Meihan. "Mia revo estas doni mian kontribuon al la heredado de nia etna kulturo."


La 4-an de septembro, Shang Meihan (la unua de maldekstre), kun junuloj el la sama etno, prezentis etnan dancon antaŭ la Halo de Heĝe-a Folklor-kulturo en Wusu-urbeto.


La 4-an de septembro, Shang Meihan (meza) prezentis folkloran riton.


La 4-an de septembro, Shang Meihan (dekstra) prezentis etnan dancon.


La 4-an de septembro, Shang Meihan (dekstre) ripozis antaŭ la sekva prezentado. 


Shang Meihan (la dua de maldekstre) kaj lernantoj ludantaj en ĝardeno


Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio