Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tongliang: Drak-danco estas instruita en ĉiuj mez- kaj baz-lernejoj
2022-09-19



Septembre, baldaŭ post la komenco de la nova semestro, lernantoj de la Tongliang-a 2-a Mezlernejo rekomencis la trejnadon pri drak-danco. La lernejo estas ŝtatnivele ekzempla lernejo por baz- kaj mez-lernejoj en edukado de drak- kaj leon-dancoj. En la lastaj jaroj, la mezlernejo metis drak-dancon en sian instruoplanon. Ĉiuj klasoj havas sian konkurs-teamon kun 10-12 homoj. El tiuj klas-nivelaj teamoj, oni elektas grad-nivelan teamon kaj el tiuj oni elektas lernej-nivelan teamon. Ĉiuj membroj de la teamoj devas lerni pli ol 30 bazajn movojn de tongliang-a drak-danco. Krome, la lernejo okazigas konkursojn inter klasoj ĉiujare.

 


Nuntempe, tiaj klasoj jam estas okazigitaj en ĉiuj mez-kaj baz-lernejoj de Tongliang. Almenaŭ unu kurso estas donita ĉiusemajne.


8.15 舞龙.gif

Tongling-a drak-danco estas ŝtatnivele nemateria kultura heredaĵo, kaj estis multfoje prezentita en gravaj enlandaj festoj, ekzemple, celebra ceremonio por la Nacia Tago, Pekinaj Olimpikoj kaj Ŝanhaja Monda Ekspozicio. En la novjara tago de 2018, la tongliang-a drak-danco estis prezentita en la placo de Times Square, Novjorko, Usono.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio