Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping vokas al ŜKO profundigi kunlaboron kaj disvolvi ŝanhajan spiriton
2022-09-19


La 16-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la membrojn de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) teni la organizon sur la ĝusta vojo, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj plue kreskigi favoran medion por la disvolviĝo kaj rejuniĝo de la membroj.


Xi faris la rimarkojn en ĉeesto al la limigita sesio de la 22-a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de ŜKO.


En sia parolado, Xi alvokis la membrojn de ŜKO resti fidelaj al la ŝanhaja spirito kaj plifortigi solidarecon kaj kunlaboron, konservi strategian sendependecon kaj protekti regionan stabilecon, serĉi inkluzivecon kaj komunajn profitojn en antaŭenigo de disvolva kunlaboro, akceli la plivastigan procezon de ŜKO kaj plifortigi instituciojn de la organizo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio