Ĉinaj astronaŭtoj de Shenzhou-14 finis eksterveturilajn agadojn |
2022-09-19 |
La 17-an de septembro la astronaŭtoj de la ĉina kosmoŝipo Shenzhou-14 finis siajn eksterveturilajn agadojn. La duopo Cai Xuzhe kaj Chen Dong revenis al la laboratoria modulo post ĉirkaŭ kvin horoj da eksterveturilaj agadoj, la misio estis sukcese plenumita. Ili finis serion da taskoj, inkluzive de la instalado de eksterveturilaj helpteniloj kaj la plilongigita pumpilaro de la ŝarĝcirkvitoj. Ili ankaŭ kontrolis la eksterveturilan savkapablon. Dum la eksterveturilaj agadoj, astronaŭto Liu Yang restis en la kerna modulo por prizorgi siajn kolegojn. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |