Ĉinio kaj Ĉilio antaŭenigas amikecon per kulturaj interŝanĝo |
2022-09-16 |
La 15-an de septembro, komunumoj en Ŝanhajo de Ĉinio kaj en la urbo Santiago kaj la regiono O'Higgins de Ĉilio, okazigis eventon por antaŭenigi la amikecon inter la du landoj per brilaj interretaj prezentoj de ambaŭ flankoj kaj surlokaj agadoj en Ŝanhajo. La prezentoj inkludis tradician ĉinan dancadon, kantadon, kaligrafion kaj popolkantojn de Ĉilio. Chen Jing, prezidanto de la Ŝanhaja Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, esperas, ke la evento kontribuos por ke civitanoj de ambaŭ landoj plifortigu reciprokan interkomprenon. Juan de Dios Parra, plenuma prezidanto de A-CHILAC (Alianco Ĉinio-Latin-Ameriko kaj Karibio por Turismaj, Sciencaj kaj Kulturaj Interŝanĝoj), rete partoprenis la eventon en Ĉilio kaj deklamis poemon pri la Aŭtunmeza Festo de Ĉinio.
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |