Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023
2022-09-16

La 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023 komenciĝis! Partopreno estas libera al ĉiuj. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. 

 

Endas sekvi jenajn branĉojn: Poezio, Prozo, Mikronovelo, Teatraĵo, Teatraĵo (subbranĉo Monologo, unupersona teatraĵo, aŭ Skeĉo, unu- aŭ divers-persona), Eseo, Infanlibro de la Jaro, Kantoteksto.

 

Premioj: 

En la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo: unua premio 260 €, dua premio 182 €, tria premio 104 €. 

En la branĉo Infanlibro de la Jaro: 546 €. 

En la branĉoj Mikronovelo kaj Kantoteksto, kaj en la subbranĉo Monologo aŭ Skeĉo: unua premio 100 €, dua premio 25 €, tria premio 25 €. 

Cetere, la teksto ricevinta la unuan premion en la branĉo Kantoteksto estos muzikigita kaj la rezulta kanto estos diskonigita en ludado fare de kantisto aŭ kantogrupo.

 

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2023, sed oni plej favorpreze aliĝu ĝis la 31-a de decembro 2022 (uk.esperanto.net/2023). La rezultoj estos anoncitaj kadre de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio.

 

Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA: https://uea.org/gk/1056?fbclid=IwAR0-rW-feY9Pcl13TQEWRSp00SxoG7nkC1KDLxaOteXZ7e3rSA55QcEc5Ts




Redaktoro: Sheng Min



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio