Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping kaj Mirziyoyev interparolis en Samarkando, Uzbekio
2022-09-16


La 15-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev en Samarkando. La du flankoj konsentis vastigi reciprokprofitan kunlaboron inter la du landoj, firmigi amikecon kaj partnerecon kaj efektivigi komunumon de komuna estonteco sur la duflanka nivelo.


Xi diris, ke kiel bona amiko, partnero kaj frato de Uzbekio, Ĉinio firme subtenas la uzbekan disvolvan vojon konforman al ĝiaj naciaj kondiĉoj, subtenas la klopodojn de Uzbekio por protekto de naciaj sendependeco, suvereneco, sekureco kaj socia stabileco, kaj oponas ĉian enmiksiĝon en la internajn aferojn de Uzbekio. Ĉinio volas klopodi kun Uzbekio por efektivigi la ĉin-uzbekan komunumon de komuna estonteco, profundigi ĉiuflankan reciprokprofitan kunlaboron kaj krei pli bonan estontecon.


Mirziyoyev dankis la ĉinan flankon pro ĝia valora subteno al Uzbekio en disvolvado kaj batalo kontraŭ la epidemio. Uzbekio firme persistas en la principo de unu Ĉinio kaj firme subtenas la pozicion de Ĉinio pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj rilataj al Taiwan kaj Xinjiang. Uzbekio ĉiam estos bona najbaro, amiko kaj partnero inda je la konfido de Ĉinio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio