Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina kaj turkmena ŝtatestroj renkontiĝis por antaŭenigi duflankajn rilatojn
2022-09-16


"Ĉinio volas senĉese antaŭenpuŝi disvolviĝon de rilatoj kun Turkmenio por la duflankaj popoloj," diris ĉina prezidanto Xi Jinping en la renkontiĝo kun turkmena prezidento Serdar Berdimuhamedov la 15-an de septembro en Samarkando, Uzbekio.


Xi diris, ke post kiam Ĉinio kaj Turkmenio starigis diplomatiajn rilatojn antaŭ 30 jaroj, la du landoj ĝuis daŭran, sanan kaj stabilan kreskon de duflankaj rilatoj, kaj la strategia partnereco atingis altan nivelon. Ĉinio ĉiam rigardas la ĉin-turkmenajn rilatojn laŭ la vidpunkto de strategia kaj longtempa perspektivo, respektas la sendepende elektitan disvolvan vojon de Turkmenio, kiu taŭgas al ĝiaj propraj naciaj kondiĉoj, kaj oponas ĉian eksteran enmiksiĝon en la internajn aferojn kaj procezon de stabileco kaj disvolviĝo de Turkmenio, kaj ke Ĉinio plu klopodos kun Turkmenio por firme subteni unu la alian.


Xi emfazis la bezonon, ke la du flankoj grandigu la vastecon kaj amplekson de la kunlaboro pri natura gaso kaj aldonu novan impulson al la disvolvado kaj revigligo de la du landoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio