Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping alvokas pli konkretajn rezultojn en ĉin-taĝikaj rilatoj
2022-09-16


"Ĉinio kaj Taĝikio devas daŭre doni solidan subtenon unu al la alia kaj alporti pli konkretajn rezultojn en duflankaj rilatoj," diris ĉina prezidanto Xi Jinping la 15-an de septembro en la renkontiĝo kun taĝika prezidento Emomali Rahmon en Samarkando.


Xi diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 30 jaroj, la ĉin-taĝikaj rilatoj atingis evidentan kreskon. Ĉinio firme subtenas Taĝikion protekti la naciajn sendependecon, suverenecon kaj sekurecon, kaj ĉiam estas najbaro, amiko kaj partnero, kiun Taĝikio povas kredi kaj konfidi. Li diris, ke nun la internacia kaj regiona situacio spertas profundan kaj kompleksan transformiĝon, kaj Ĉinio kaj Taĝikio devas daŭre doni solidan subtenon unu al la alia kaj alporti pli konkretajn rezultojn en duflankaj rilatoj.


Rahmon diris, ke ĉi tiu jaro markas la 30-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Taĝikio kaj Ĉinio, kaj ke dum la pasintaj tri jardekoj la dulandaj rilatoj akiris gravan progreson. Li reasertis, ke Taĝikio senŝanceliĝe observas la principon de unu Ĉinio, firme opinias, ke Taiwan estas neforigebla parto de la ĉina teritorio, kaj plu firme subtenos la starpunkton de Ĉinio pri demandoj koncernaj al ĝiaj kernaj interesoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio