Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazila drinkejestro atestas ŝanĝojn en konsum-kutimoj de ĉinoj
2022-09-16

Ĉiunokte oni povas vidi la brazilanon Delei Duarte koncerti sur la podio de sia drinkejo-restoracio proksime al la rivero Gan en Nanchang, ĉefurbo de Jiangxi-provinco, Ĉinio. Tiu, kiu lin vidas, ne povas imagi, ke tiu ĉi energiplena artisto jam havas 60 jarojn.


Delei, posedanto de la drinkejo-restoracio, preferas sin prezenti kiel "muzik-amanto" ol entreprenisto. Li enamiĝis al muziko en infaneco kaj ludas gitaron tre bone. En juneco, li ekhavis sian "orientan revon" kaj estis aparte fascinita pri Ĉinio. Kiam amiko invitis lin ludi gitaron en hotelo de la urbo Datong en Shanxi-provinco de norda Ĉinio, li volonte konsentis. Li fermis sian drinkejon en Brazilo kaj transiris la oceanon por komenci novan vivon en Ĉinio. En sia dua jaro en la lando, Delei transloĝiĝis al Nanchang kaj tie konis sian ĉinan edzinon, kun kiu li entreprenis tri drinkejojn sinsekve dum pli ol jardeko ekde sia geedziĝo. Ĉiuj ricevis la nomon de la brazila muzikstilo bosanovo.



Enirinte la drinkejon de Delei en la distrikto Honggutan de Nanchang, la pentraĵoj kaj skulptaĵoj sur la muroj montras fortan brazilan stilon. Delei volas prezenti la brazilan kulturon al klientoj en Nanchang kaj al amikoj el la tuta mondo. En la drinkejo troviĝas "monbileta muro" kun monbiletoj el pli ol 70 landoj. Delei diras, ke ĉi tiuj "bonŝancaj monoj" estas donacoj de klientoj el malsamaj landoj, kiuj lasis notojn de siaj hejmlokoj kiam ili unue alvenis al la drinkejo. Laŭ tempopaso, la muro iĝis allogaĵo de la drinkejo.


Laŭ Delei, la ŝlosilo por prizorgi restoracion estas "sincereco". Fari klientojn senti, ke ili estas en aŭtentika loko, instigas ilin reveni kaj pro tio la drinkejo Bossa Nova estas tiom ŝatata en Nanchang dum tiom da jaroj. Ĝi fariĝis parto de la vivo de siaj oftaj klientoj, multaj el kiuj ŝatas aŭskulti la brazilan muzikon kaj ĝui la brazilan kuirarton kun amikoj. Tra la jaroj, pli ol dekdu internaciaj paroj tie interkonatiĝis.



En la okuloj de Delei, neniu lando ŝanĝiĝis tiom multe kiel Ĉinio en la lastaj dek jaroj. De pago per monbiletoj al poŝtelefona pago, de manĝado en restoracioj ĝis mendado de manĝaĵo per poŝtelefono, Delei ekhavis novan komprenon pri la ĉiutaga vivo. "Kiam homoj venas al mia restoracio, ili povas mem mendi la manĝaĵon kaj pagi la fakturon per skanado de dudimensia kodo. Tio estas tre oportuna." Por plenumi la postulojn de ĉinaj konsumantoj, Delei konstante alĝustigas siajn komercajn strategiojn.


Pro la pandemio kaj aliaj faktoroj, Delei kaj lia edzino ĵus decidis turni la drinkejon en drinkejo-restoracion, por agordiĝi al la novaj postuloj de konsumantoj. Klientoj antaŭe volis bongustajn kaj abundajn manĝojn, sed nun pli kaj pli da homoj ankaŭ konsideras la etoson de la ejo. Por krei tiun etoson, Delei kantas siajn proprajn komponaĵojn en la restoracio. Ĉu en la drinkejo aŭ en la restoracio, la originalaj komponaĵoj de Delei, kiuj kunigas elementojn de la brazila kaj ĉina muziko, ĉiam gajnas aplaŭdon de la publiko.



Ĉi-jare estas la 14-a jaro de Delei en Nanchang. De manĝaĵo ĝis vojaĝo, li iom post iom integriĝis en la lokan vivon en Nanchang. Li ankaŭ sentis la rapidajn ŝanĝojn de la urbo tra la jaroj. Kiam li alvenis antaŭ 14 jaroj, ne estis tiom da altaj, modernaj konstruaĵoj en la distrikto Honggutan, kaj trafiko estis multe malpli oportuna. Post pli ol dekjara disvolviĝo, Nanchang iom post iom evoluis al urbego. "Mi estis invitita partopreni en la inaŭguroj de la tunelo Honggu kaj de la metroo, do mi atestis la grandajn ŝanĝojn en la trafiko de Nanchang," Delei rakontis.


Post la solecaj unuaj jaroj en Ĉinio, Delei nun havas ĉinan edzinon, ĉinajn partnerojn kaj multajn klientojn kaj amikojn. Li esperas daŭre havi ĝojplenan vivon en Ĉinio. Muziko, familio kaj amikoj estas nemalhaveblaj partoj de homa vivo. Delei ŝercas ke, kvankam li estas jam 60-jara, li ankoraŭ estas knabo.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio