Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiom da antikvaj ĉinaj urbetoj vi konas?
2022-09-15

Kun longa historio, Ĉinio havas multajn antikvajn urbojn kun multe da kulturaj heredaĵoj, kaj kelkaj el ili estis jam enlistigitaj kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. Jen kelkaj el la plej famaj.


La antikva urbeto de Fenikso


Situanta en Hunan-provinco, la antikva urbeto de Fenikso (Fenghuang) estas unu el la 10 plej famaj antikvaj urbetoj de Ĉinio. Tie loĝas homoj el 28 etnoj, inkluzive de mjaŭ-o, han-o kaj tuĝja-o kaj estas tipa loko, kie kolektiviĝas etnoj kun malgranda populacio. Kaj ĝi ankaŭ estas konata kiel la plej bela urbeto.





Antikva urbeto Lijiang 


La antikva urbeto situas en Yunnan-provinco kaj estas konata kiel "orienta Svislando". La sudokcidenta urbo de Ĉinio estas unika pro kulturaj aktivaĵoj inkluzive de ritoj de Dongba-religio de la etno naŝi-o, antikva drinkejo kaj la Torĉa Festo de la etno naŝi-o.





La urbeto Wuzhen


Situanta en Zhejiang, orienta Ĉinio, la 6 000-jara urbeto Wuzhen estas unu el la plej famaj inter la dek antikvaj urbetoj de Ĉinio. Wuzhen estas abunda je fiŝoj, rizo kaj silko. Tie, domoj estas konstruitaj laŭ rivero, kaj la rivero fariĝis "strato". Kultura medio kaj la naturo estas perfekte integritaj, prezentante unikan ĉarmon de la antikva akvourbo sude de Jangzio.





Antikva urbeto Pingyao 


Situante en Shanxi-provinco, la antikva urbeto Pingyao estas unu el la kvar plej bone konservataj antikvaj urbetoj. La 2 700-jara urbeto estas fama pro vasta korto, alta muro kaj popolo kun simplaj vivkutimoj. Alia trajto de tiea konstruaĵo estas: pluvo fluas al la korto anstataŭ eksteren, kaj tio signifas, ke resursoj aŭ mono fluas enen kaj estas konservataj de korta posedanto.




Tibeta vilaĝo en Danba-gubernio


Tibeta vilaĝo en Danba-gubernio de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, estas konata kiel la plej bela vilaĝo en Ĉinio. Enirinte la vilaĝon, oni sentas sin en fabelo. La vilaĝo situas en valo, kun pejzaĝoj de neĝmonto, arbaro, termofonto kaj herba marĉejo. 




Antikva urbeto Nanxun 


La antikva urbeto Nanxun estas en la sudo de Jangzio. Influita de la okcidenta kulturo, tieaj konstruaĵoj unuigas la ĉinan kaj okcidentan stilojn.




Dunhuang-a antikva urbeto


Dunhuang-a antikva urbeto situas en Gansu-provinco. Ĉie troveblas kulturaj heredaĵoj, inkluzive de antikvaj libroj, grotaroj kaj murpentraĵoj. Piedirante sur la vojo, homoj ŝajne aŭdas sonojn de kamelaj sonoriloj kaj eĥojn de la historio.





Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio