Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj legendoj pri Aŭtunmeza Festo!
2022-09-14

Nuntempe ekster Ĉinio estas pli facile trovi lunkukojn en tiu ĉi epoko de la jaro, kaj eĉ aperas -- en Ĉinio kaj eksterlando -- novaj versioj de tiu tradicia ĉina frandaĵo kun aliaj formoj kaj gustoj. Ekzemple, kelkaj kafejoj en Ĉinio vendas lunkukojn preparitajn kun kafo, dum kelkaj restoracioj disvolvis novajn farĉojn surbaze de ilia tradicio.


Grandega lunkuko peza je 30kg estis preparita por Aŭtunmeza Festo en Pekino.


Malgraŭ la populariĝo de lunkukoj ekster Ĉinio -- kaj la okazigo de kelkaj festoj kaj specialaj eventoj okaze de aŭtunmeza festo -- multaj homoj daŭre ne scias, kio ĝi temas ekzakte.


Aŭtunmeza Festo, ĉine Zhongqiu Jie (中秋节), estas la dua plej grava tradicia festo en Ĉinio, post la Printempa Festo. Ĝin oni celebras en la 15-a tago de la 8-a monato laŭ la ĉina lunkalendaro, kaj tiu dato markas la mezon de aŭtuno en Ĉinio. Oni ankaŭ nomas ĝin Luna Festo pro tio, ke en tiu tago la luno estas granda kaj briloplena, pro tio ĉinoj kaptas la okazon por admiri la plenlunon kaj manĝi lunkukojn.


Lastatempe tendumado populariĝas en Ĉinio, kaj en tiu ĉi Aŭtunmeza Festo multaj homoj kaptis la ŝancon tendumi for de urboj por pli bone admiri la plenan lunon. Ĉinaj sociaj retejoj kutime pleniĝas de fotoj kaj filmoj pri la luno dum la festo.


Pri la origino de la festo, ekzistas interesa legendo: antaŭ longa tempo ekzistis 10 sunoj sur la ĉielo. Ĉiutage, unu el la sunoj vojaĝis ĉirkaŭ la ĉielo sur kaleŝo veturita de Xihe, la patrino de la sunoj. Iam la 10 sunoj samtempe aperis sur la ĉielo kaj tuj sekigis ĉiujn kultivaĵojn, tiel ke homoj ne plu povus vivteni sin.


Tradicia muziko kaj deklamado de poemoj pri la luno estas bona aktivaĵo por Aŭtunmeza Festo.


Tiam heroo nomita Houyi -- talenta arkpafisto -- grimpis la monton Kunlun de Mezazio kaj de tie pafis kontraŭ naŭ sunoj, tiel ke nur unu restis. Poste, li geedziĝis kun bela knabino nomita Chang'e, kaj la paro estis tre feliĉa kune. Kiel rekompenso por detrui la aldonajn sunojn kaj tiel savi la homaron, Houyi gajnis la eliksiron de senmorteco, kiu devas esti konsumita nur post unu jaro da preĝado kaj fasto, do li petis al Chang'e bone konservi ĝin. Bedaŭrinde, unu el la metilernantoj de Houyi -- nomita Peng Meng -- malkovris tion kaj planis ŝteli la eliksiron.


La 15-an tagon de la 8-a monato laŭ la ĉina lunkalendaro, kiam Houyi eliris kun siaj lernantoj por ĉasado, Peng ŝajnigis malsana kaj restis hejme, poste provis devigi Chang'e transdoni al li la eliksiron. Senhelpe, Chang'e englutis ĝin, fariĝis senmortulo kaj tuj ekŝvebis ĉielen -- kie vivas la senmortuloj. Ĉar ŝi ne volis forlasi sian edzon, ŝi flugis al la luno, la loko plej proksima al la tero en la ĉielo. Houyi, sopirante ŝin, prezentis al ŝi lunkukojn en ĉiu 15-a tago de la 8-a monato ekde tiam.


Alia legendo temas pri tri saĝuloj, kiuj transformiĝis en kompatindajn maljunulojn. Iutage ili renkontis vulpon, simion kaj kuniklon, kaj ili petegis la bestojn por ilia manĝaĵo. La vulpo kaj la simio dividis sian manĝaĵon kun la maljunuloj; sed la kuniklo, kiu havis nenion por dividi, saltis en ardantan fajron por proponi sian propran karnon anstataŭe. La saĝuloj estis tiel kortuŝitaj de la bonkoreco de la kuniklo, ke ili sendis ĝin por vivi en palaco sur la luno, kie ĝi iĝis la Jada Kuniklo. Chang'e, tiam vivanta sole post alvenado en la luno, entuziasmiĝis pro tio, ke ŝi ne plu estis sola. Laŭ tempopaso, Chang'e kaj la kuniklo iĝis neapartigeblaj amikoj.


La ĉinoj, kiuj vivas plej proksime al la Luno, salutas nin okaze de la Aŭtunmeza Festo ĉi-jare!


Post kiam Chang'e rakontis al la Jada Kuniklo pri sia vivo, la Jada Kuniklo kompatis ŝin kaj preparis specialan ĉielan medikamenton, kiu povus helpi ŝin reveni al la tero. Bedaŭrinde, eĉ post miljara laboro, la Jada Kuniklo ankoraŭ ne sukcesis prepari ĝin. Se vi rigardas la plenlunon dum la Aŭtunmeza Festo, vi ankoraŭ povas vidi la kuniklon laborantan pri la medikamento.


Alia rakonto rilata al la Aŭtunmeza festo temas pri la lignohakisto Wu Gang, kiu ĉiam volis fariĝi senmortulo, sed neniam klopodis por lerni la vojon. La Jada Imperiestro ekkoleris kontraŭ li pro lia maldiligenteco. Por puni lin, la Jada Imperiestro plantis grandegan ĉerizarbon, kiu estis 1 665 metrojn alta, sur la luno, kaj ordonis al Wu Gang dehaki ĝin. Fininte la laboron, Wu Gang povus atingi senmortecon.


Ĉi-foje, Wu Gang prenis la taskon serioze, sed li neniam povis fini sian laboron, ĉar la arbo tuj resaniĝas post kiam Wu Gang frapas ĝin per hakilo. Sed Wu Gang ne rezignis kaj daŭre provas dehaki la arbon. En sennubaj noktoj, homoj povas vidi ombrojn sur la luno. Tiuj ĉi ombroj laŭdire estas faritaj de la arbo.



Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio