Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La grandaj fungostatuoj de Pekino
2022-09-09

Se vi iam estis en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, verŝajne vi rimarkis iun grandan statuon en formo de fungo ie en la urbo, sed ne donis grandan atenton al ĝi -- ankaŭ pekinanoj ignoras ilin en la ĉiutaga vivo. Ili konsistas de blankaj tuboj kun verdaj aŭ ruĝaj kupoloj kun truoj sur la malsupra flanko, kiuj eligas vaporon vintre, sekve multaj homoj scivolemas pri ilia praktika utilo -- ekzistas eĉ retejo kun detala mapo montranta la lokalizon de la ellastruoj, kaj eĉ glumarkoj, kiujn vi povus surskribi kaj alglui sur la objektoj.





Kelkaj homoj rimarkis, ke la fungaspektaj ellastruoj estas iel ligitaj al la centra hejtado de la urbo, ĉar ili ellasas vaporon ĉiun vintron ekde novembro, proksimume kiam oni ŝaltas la centran hejtadon de Pekino. Laŭ raporto de Pekina Tagĵurnalo, la celo de la ellastruoj estas ellasi vaporon kreitan de surfaca akvo tralikiĝanta en varmoputojn sub la fungoj.    


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: The Beijinger





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio