Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Stabiligilo por grena sekureco de Ĉinio
2022-09-08


De antikveco ĝis nun, grena sekureco estas eterne grava por Ĉinio. Kaj la plej grava estas grena produktado. Laǔ datumoj, Shaanxi-provinco ĉiujare produktas grenon de pli ol 12 milionoj da tunoj. En 2021 ĝi produktis 12.704 milionojn da tunoj da greno. Noviĝas la rekordo de grandskala rikoltorendimento de ĉefaj grenoj, en 2021 la rikoltorendimento atingis 281.91 kilogramojn.


Bonkvalita kampo estas fundamento por grena sekureco


En 2011, multaj lokoj de Ĉinio komencis konstrui bonkvalitajn kampojn. De 2019 ĝis 2021, Shaanxi konstruis tiajn kampojn je sume 473 mil hektaroj. Ĝis la jarfino de 2021, la provinco jam posedas 1 140 hektarojn da tiaj kampoj. En 2021, la tutjara areo de semita grenkampo estas 3 milionoj da hektaroj kun la totala produktokvanto je 12 704 mil tunoj.



Sciencteknikoj helpas riĉan rikolton


En la lastaj jaroj, Shaanxi klopodis por kultivi bonajn specojn kun sendependaj rajtoj pri intelekta proprieto. Kaj sciencteknikoj ne nur defonte garantias la grenan sekurecon, sed ankaǔ subtenas kreskadon de unuorendimento. La regionoj Shanbei, Weibei kaj Guanzhong altigis la unuorendimenton de maizo je 50 kilogramoj utiliginte rilatan teknikon, altigis unuorendimenton de tritiko je 40 ĝis 50 kilometroj uzinte la teknikon pri larĝa semado, kaj la produktokvanto de sojfabo altiĝis danke al la praktiko de sistema plant-tekniko.


Samtempe, Shaanxi multigis produktadon de bonkvalita greno je 2 240 mil tunoj, la provinca proporcio de bonkvalita tritiko altiĝis je 34% kompare kun tiu de 2017. Kamparanoj riĉiĝas, firmaoj enspezas kaj konsumantoj profitas.


Grena sekureco estas feliĉo de la lando kaj espero de la popolo. Shaanxi bone prizorgos sian grenproduktadon kaj funkcios kiel stabiligilo por tio.


Redaktoro: Xie Ruifeng



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat





(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio