Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfunkciis la tria aŭtovojo al Xinjiang kun speciala pasejo por sovaĝaj bestoj
2022-09-07

La 30-an de aŭgusto ekfunkciis la aŭtovojo inter la urbeto Yitunbulake kaj la gubernio Ruoqiang, kio estas la tria aŭtovojo al Xinjiang. Ĝis nun, la totala longeco de aŭtovojoj en Xinjiang superis 7 500 kilometrojn.



La aŭtovojo trapasis du el la kvar neloĝataj regionoj de Ĉinio -- tiu laŭlonge de la monto Aerhchin kaj tiu ĉirkaŭ la lago Lop Nor. Dum la konstruado estis multaj malfaciloj, inkluzive de manko de akvo, elektro, interreto, manĝaĵo, provizaĵo kaj oksigeno, kaj ankaŭ estis varmego, malvarmego kaj sabloŝtormoj. Por ĝia konstruado, la konstru-teamo mem starigis portempajn loĝejojn kaj bazon por komunikado kaj trovis akvofonton.

 


Krome, la aŭtovojo, trapasante tutlandan naturan rezervejon por sovaĝaj kameloj en Lop Nor, kie la medio estas tre fragila, devas prizorgi la ĉirkaŭan medion. Por redukti la influon de aŭtovojo sur la medio kaj konservi pasejon de sovaĝaj bestoj, estis konstruitaj entute 176 pontoj, kun la totala longeco je 22.78 kilometroj.


Redaktoro: Gao Shuyuan 


  


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio