Antikvaj ceramikaĵoj de Ĉinio |
2022-09-07 |
Zibo-a Muzeo de Ceramiko kaj Kolora Glazuro okupas areon de 48 mil kvadrataj metroj, kun la ekspozicia areo de preskaŭ 20 mil kvadrataj metroj. Ĝi estas la plej granda kaj moderna muzeo pri ceramiko kaj kolora glazuro de Ĉinio plene funkcianta. Jen kelkaj interesaj eksponaĵoj de tiu muzeo. Kion vi opinias pri ili? Ceramika sonorilo produktita ĉ. 475-221 a.K. Kofro por gardi monŝparojn, produktita dum Han-dinastio (206 a.K.-220) Trikolore glazurita porcelana lampo en formo de elefanto, farita dum Jin-dinastio (1115-1234) Trikolore glazurita porcelana litkuseno en formo de infano, farita dum Jin-dinastio (1115-1234) Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |