Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malajzio: artfestivalo por Aŭtunmeza Festo
2022-09-02

En Kuala-Lumpuro, Malajzio, por festi la Aŭtunmezan Feston, okazas artfestivalo pri luno. La festivalo daŭras de la 26-a de aŭgusto ĝis la 2-a de oktobro, altirante multajn turistojn.


Laŭ la ĉina lunkalendaro, la Aŭtunmeza Festo okazas ĉiujare en la 15-a de la oka monato kaj estas unu el la gravaj tradiciaj ĉinaj festoj. Ĉi-jare la festo estas en la 10-a de septembro. Homoj havas la kutimojn aprezi la lunon, manĝi lunkukojn kaj ĝui lanternojn ĉe la festo.


Multaj landoj festas la Aŭtunmezan Feston, kiel Japanio, la Korea Respubliko, Vjetnamio ktp. Kiel via lando festas ĝin? Bonvole dividu vian sperton kun ni!







Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio