Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial Ĉielismo Wang Tianyi estis premiita de UEA per diplomo pri Elstara Agado?
2022-08-30




En la fermo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, UEA anoncis 12 diplomojn pri Elstara Agado por la jaro 2022, inter kiuj estas la ĉina esperantisto Ĉielismo Wang Tianyi. Pro tio, El Popola Ĉinio intervjuis Ĉielismo Wang Tianyi -- prezidanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF) kaj honora prezidanto de Xi'an-a Esperanto-Asocio.

 

Kial vi estas premiita de UEA per la diplomo pri Elstara Agado?


Laŭ mi, mi estis premiita ĉefe pro la sekvaj kialoj:


Unue, ĉar Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF), kie mi estas la estrano, estas la nura vigla Esperanta fakgrupo gvidata de aziano inter la grupaj membroj de UEA. Tamen, tio estas ne nur mia kontribuo. La grupo estas vigla ĉefe pro la fakto, ke la malneta enlanda produkto de Azio okupas la unuan lokon en la mondo.


Due, dum la pandemio, mi kontinue okazigas retajn Esperanto-kursojn. Ĝis nun jam estis okazigitaj pli ol 148 tiaj kursoj. Partoprenis en la kursoj pli ol 6 000 homoj. Estas invititaj al la kursoj Esperantaj fakuloj el diversaj landoj. Tiaj retaj kursoj helpas disvastiĝon de Esperanto en Ĉinio kaj altigas la lingvan nivelon de ĉinaj esperantistoj. Tio estas bonvenigataj.

 


Pliaj informoj pri Ĉielismo Wang Tianyi



Ĉielismo Wang Tianyi eklernis Esperanton en 1979 kaj elstaras en negocado per Esperanto. Frue en la 1980-aj jaroj, li enkondukis al Ĉinio tiamajn avangardajn teknologiojn por bredi testudon kaj tilapion helpe de japana esperantisto, membro de Instituto de Akvoproduktoj en Kumamoto, Japanio. Kaj poste li disvastigis tiujn teknologiojn en Chang'an-distrikto de Xi'an-urbo. En la 1990-aj jaroj, li komencis fari internaciajn negocadojn pere de Esperanto. Li eksportis fajraĵon de Liuyang-urbo, elektronikajn ekipaĵojn de Guangdong-provinco, ŝtalan fadenon de Tianjin-municipo, vitron de Hebei-provinco, superbazaran provizon de Yiwu-urbo, POS-maŝinon de Shenzhen-urbo ktp. Malgraŭ multaj obstakloj kaj malfacilaĵoj, dum la lastaj dekoj da jaroj li havis negocadon kun esperantistaj komercistoj en Okcidenta Eŭropo, Orienta Eŭropo, okcidenta Azio, Meza Azio, Sud-Ameriko kaj Afriko.  


Redaktoro: Gao Shuyuan


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio