Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping respondis leteron de fremdlandaj fakuloj de Fremdlingva Eldonejo gratule al la 70-jariĝo de la eldonejo
2022-08-29



La 25-an de aŭgusto ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de fremdlandaj fakuloj de Fremdlingva Eldonejo. En sia letero, Xi Jinping gratulas la eldonejon pro ĝia 70-a jubileo. Li adresas saluton al la laborantoj kaj fremdlandaj fakuloj de la eldonejo.


Xi diris, ke la fremdlandaj fakuloj venis el diversaj landoj kun malsamaj kulturaj fonoj, kaj ili ĉiuj amas Ĉinion kaj ĉinan kulturon, farante grandan kontribuon al traduka kaj eldona afero de Ĉinio.


Li diris, ke tradukado estas grava por civilizaciaj interŝanĝoj. Al la homara progreso ludis pozitivan rolon la ĉinigo de budhismaj sutroj antaŭ miloj da jaroj, la ĉinigoj de eŭropaj sciencoj kaj de marksismaj klasikaĵoj antaŭ cento da jaroj, kaj la tradukado de ĉinaj klasikaĵoj en eŭropaj landoj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Hodiaŭ, la Komunista Partio de Ĉinio direktas la ĉinan popolon iri sur la vojon de ĉinstila modernigo, kio kreis novan formon por homara civilizacio. Tio havas plenan signifon por interŝanĝoj inter Ĉinio kaj fremdaj landoj, ke per preciza tradukado helpi la mondon pli bone ekkoni Ĉinion.


La eldonejo stariĝis en 1952, kiel unu el la plej fruaj eldonejoj por fremdlanda diskonigo de nova Ĉinio. Dum la pasintaj 70 jaroj, la eldonejo tradukis pli ol 30 mil specojn da libroj en pli ol 40 lingvoj, la eldonaĵoj inkludas verkojn de ŝtatgvidantoj, politikajn dokumentojn, legaĵojn pri landa situacio kaj kulturajn klasikaĵojn. La totala nombro de eldonitaj libroj superis 400 milionojn. Lastatempe, 5 fremdlandaj fakuloj sendis leteron al Xi Jinping, prezentante ilian senton en la tradukado de la libro “Xi Jinping: Regado de Ĉinio” kaj ilian fierecon pri la laborado por helpi la mondon koni Ĉinion.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio