Prizorgantoj sin vestas kiel grandaj pandoj! |
2022-08-29 |
Impresado estas formo de lernado, laŭ kiu junega besto fiksas sian atenton sur la unua objekto kun kiu ĝi havas vidan, aŭdan aŭ palpan sperton, kaj poste sekvas tiun objekton. La zoologoj kaj prizorgantoj de grandaj pandoj devas vesti pandokostumojn por alproksimiĝi al la bestoj, por ke la grandaj pandoj sentu sin hejme kaj ankaŭ por limigi iliajn interagojn kun homoj. Espereble, tiu tekniko plifaciligos la adaptiĝon de la bestoj al la sovaĝejo. La kostumoj ne nur kaŝas homan korpon, sed ankaŭ la homan odoron. Sur la kostumojn oni aldonas pison kaj fekaĵojn de grandaj pandoj. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: China Daily Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |