Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Art-festivalo por infanoj en montaro
2022-08-25




La arta kaj kultura interŝanĝ-centro Dayuanshe estas starigita de Zhou Yan kaj Liu Xiu en 2016 en Youyujing-vilaĝo de Hunan-provinco, Ĉinio. La geedzoj, diplomiĝintaj el universitato pri arto, celas helpi kreskadon de infanoj, kies gepatroj malofte revenas hejmen pro laboro.





Dum la lastaj ses jaroj post ĝia starigo, jam pli ol 3 000 geknaboj partoprenis diversajn aktivaĵojn okazigitajn tie. Krom kelkaj instruistoj, kiuj tutjare faras vesperajn kaj semajnofinajn kursojn, estas ankaŭ aliaj portempaj instruistoj kaj diplomiĝontoj de diversaj universitatoj, kiuj gvidas kursojn dum someraj kaj vintraj ferioj.



Julie pli ol 70 infanoj en ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj gubernioj partoprenis la aktivaĵojn. Vespere de la 20-a de aŭgusto, vilaĝanoj kaj lernantoj kune partoprenis art-festivalon, kiu ankaŭ estas la diplomiĝa ceremonio. Por pretigi unu el la plej gravaj programoj -- teatraĵo, geknaboj lernis redakti skizon, desegni vestaĵojn kaj reguligi lumon. Finfine pli ol 40 infanoj partoprenis la festivalon kun vestaĵoj desegnitaj de si mem.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan  


Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio