Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dialogo de Junaj Entreprenistoj de G20 kaj disvolviĝo de Zibo
2022-08-24

La 13-an de aŭgusto la urbo Zibo, Shandong-provinco de Orienta Ĉinio, gastigis la Dialogon de Junaj Entreprenantoj de G20. En la aranĝo, reprezentantoj de la Junulara Federacio de Zibo prezentis la sperton de Zibo pri transformiĝo en junular-amika urbo, celante allogi junajn profesiulojn el tuta Ĉinio kaj eksterlando kaj fariĝi internacia centro por novigado kaj kultura interŝanĝo inter junuloj.




Tiam reprezentantoj de la talentula fako de la registaro de Zibo prezentis la 50 politikojn de la urbo por subteni la profesian disvolviĝon de junaj talentuloj. Krom klopodoj esti urbo plaĉa kaj oportuna por la junularo, Zibo investas en novigaj platformoj kaj novigaj entreprenoj, instigante kunlaboron inter talentaj junaj profesiuloj kaj klopodante plibonigi la komercan medion per aro da rimedoj, kiuj simpligas kaj rapidigas traktadon de burokratiaj kaj administraj proceduroj per interreto.


Kun kreskanta industria kaj ekonomia vigleco, Zibo ege investis por altiri internaciajn talentulojn por partopreni sian altkvalitan novigan disvolviĝon. Laŭ Li Junjie, vicurbestro de Zibo, en la lastaj kvin jaroj la urbo ricevis pli ol 1 300 eksterlandajn fakulojn. Krome, entute 460 industriaj projektoj kun totala investo de 550 miliardoj da juanoj estos efektivigitaj en 2022.


Reprezentantoj de la Ĉina Konsilio en la Alianco de Junaj Entreprenistoj de G20 kaj ĉinaj kaj eksterlandaj junaj entreprenistoj ankaŭ ĉeestis la eventon kaj diskonigis siajn spertojn kaj impresojn pri la junularaj politikoj de la urbo. "La ĉeftemo de la evento estis kion urboj povas fari por helpi junulojn prosperi. La rolo de urbo estas provizi la plej bonan eblan medion por la disvolviĝo de estontaj entreprenistoj," klarigis Vittoria Pesenti, ĝenerala direktoro de la Ĉin-Svisa Komerca Ĉambro en Pekino.




"Daŭripova evoluigo kaj paco ne povas esti atingitaj, krom se ni engaĝiĝas kun junuloj tra la mondo por krei la kondiĉojn, por ke ili atingu kaj liberigu ilian plenan potencialon," diris Shahbaz Khan, direktoro de la pekina oficejo de Unesko, en sia parolado ĉe la malfermo de la evento.


Ehsan Elahi, profesoro pri aplikata ekonomio el Pakistano, venis al Pekino en 2012 por doktoriĝi kaj poste transloĝiĝis al Zibo pro laboroportuno ĉe Shandong-a Teknologia Universitato. En 2020, Ehsan gajnis la titolon de Juna Akademia Specialisto kadre de Taishan-programo, kreita de la registaro de Shandong-provinco por altiri pintnivelajn esploristojn, el tuta Ĉinio kaj eksterlando, per liverado de mono kaj aliaj rimedoj por esplorado.


Partoprenantoj de la evento ankaŭ vizitis la Amplekse Interkonektitan Areon de Zibo, kie fabrikoj, esplor-disvolvaj centroj kaj helpaj servoj povas kalkuli je serio da konvenaĵoj, de infrastrukturo (aŭtovojoj, fervojoj, flughaveno kaj interkonekto kun la haveno de Qingdao) ĝis servoj por faciligi importadon kaj eksportadon, inspektadon kaj platformon por solvi doganajn problemojn antaŭ ol ekspedi la produkton. La noventreprenoj instalitaj en la areo kovras plurajn sektorojn, ekzemple veturiloj, maŝinpartoj, aŭtomatigo, biodiserigeblaj materialoj kaj novaj materialoj.



Vizitanto el Usono provas elektran motorciklon fabrikitan de Da Vinci.


Tie la partoprenantoj de la evento vizitis la fabrikon de la loka elektra motorciklo-entrepreno Da Vinci. La motorcikloj evoluigitaj de la firmao estas faritaj el malpezaj kaj rezistemaj materialoj, sin ligas al la poŝtelefono de la ŝoforo kaj ne funkcias sen ĝi. Ili havas ok rapidŝargeblajn kaj facile anstataŭeblajn bateriojn, kaj ĉiu el ili funkcias sendepende de la aliaj. Krom la vendoj en la enlanda merkato, Da Vinci ankaŭ eksportas motorciklojn al aliaj landoj, precipe al Eŭropo.


Malgraŭ la malfaciloj kreitaj de la pandemio de KOVIM-19, junaj entreprenistoj estas optimismaj pri la grandega merkato de Ĉinio. Gaston Chee, ĉefoficisto kaj fondinto de la agentejo pri studado eksterlande BeGo Education kaj membro de la Plenuma Komitato de la Brita Komerca Ĉambro en Ĉinio, diris, ke ĉinoj alte taksas edukadon, ĉina teknologio progresas kaj la lando havas sisteman aron da politikoj por allogi talentulojn el eksterlando. "La 50 politikoj de Zibo estas mirindaj, kaj ili multe faciligas aferojn por eksterlandanoj en Ĉinio," deklaris Gaston.



Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio