Putin: La vizito de Pelosi al Taiwan de Ĉinio celas semi kaoson en la regiono |
2022-08-19 |
La 16-an de aŭgusto, rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke la vizito de Nancy Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, al la ĉina regiono Taiwan, estas ne nur vojaĝo de ununura nerespondeca politikisto, sed ankaŭ parto de konscia usona strategio por semi kaoson en la regiono kaj la mondo. Li faris la rimarkojn en la malferma ceremonio de la Internacia Milit-teknika Forumo Armeo-2022 kaj la Internaciaj Armeaj Ludoj 2022 okazigita en la milit-patriota parko Patrioto. (el ĈRI) Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |