Usono devas porti ĉiujn sekvojn por subfosado de paco kaj stabileco ĉe Taiwan-a Markolo |
2022-08-17 |
Sen konsidero pri la decidema malakcepto kaj serioza protesto de Ĉinio, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi faris viziton al la ĉina regiono Taiwan. La vizito grave malhelpis al la bazo de ĉin-usonaj rilatoj kaj grave damaĝis la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio. Ĉi tiu malica ago kaŭzas severajn rezultojn. Depost la enoficiĝo, la nuna usona registaro plurfoje promesis resti fidela al la principo de unu Ĉinio kaj ne subteni klopodojn por "taiwan-a sendependeco". La usona kongreso estas parto de la usona registaro kaj devas efektive kaj strikte sekvi la principon. Kiel la tria plej grava figuro en la usona registaro, Pelosi aranĝis ĉi tiun riskan viziton sen konsidero pri la grandega influo de ĉi tiuj danĝeraj kaj provokaj agadoj sur ĉin-usonaj rilatoj, regiona sekureco kaj Usono mem. Ĉi tio eĉ donas pli klaran vidon al la internacia komunumo, ke la streĉeco ĉe la Taiwan-a Markolo estas ĉefe pro la fakto, ke la taiwan-aj aŭtoritatoj plurfoje volas "strebi al sendependeco kun la subteno de Usono", kaj iuj usonanoj volas "malhelpi Ĉinion per taiwan-a demando". La vizito de Pelosi kompreneble ne celas "prizorgi" Taiwan, sed havas klarajn politikajn intencojn. Unuflanke, Pelosi provas liberigi la demokratojn de la ne tiel optimisma kampanja situacio per defiado al la kernaj interesoj de Ĉinio. Aliflanke, Pelosi volas ankaŭ akiri "certan sukceson" por sia propra politika kariero. La ĵurnalo The New York Times komentis, ke la vojaĝo de Pelosi al la ĉina regiono Taiwan estas "ege malprudenta, danĝera kaj malrespondeca". La singapura ĉefministro Lee Hsien-Loong denove emfazis en renkontiĝo kun Pelosi la grandan gravecon de stabilaj ĉin-usonaj rilatoj por paco kaj sekureco en la regiono. Pelosi volas defii la kernajn interesojn de Ĉinio kaj sekurigi "sukceson" por sia politika kariero per sia konstanta ago. Tamen la faktoj montras, ke ĉi tio estas granda makulo en ŝia politika kariero. Ŝia vojaĝo ne povas ŝanĝi la historion kaj la fakton, ke Taiwan apartenas al Ĉinio. Ĝi ankaŭ ne povas ĉesigi la historian tendencon de reunuiĝo de Ĉinio. Ĉiu, kiu ludas per fajro pri la taiwan-a demando, pereos per fajro! (el ĈRI) Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |