Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kio estas Ĉina Vojo al Modernigo?
2022-08-17


En la kunveno por la 100-jariĝo de la starigo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto Xi Jinping diris: "Ni devas persisti en kaj disvolvi la socialismon kun ĉinaj trajtoj, antaŭenpuŝi komunan disvolvon de ekonomio, politiko, kulturo, socio kaj ekologio, kreante novan vojon al modernigo kaj novan modelon de homara civilizacio."

 

Ai Silin, estro de la Instituto pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en Nova Epoko de Tsinghua-Universitato, montras, ke Ĉina Vojo al Modernigo malsamas ol tiu de la Okcidento pro ĝiaj sendependeco, amplekso, kunordiĝo, pacemo kaj inkluziveco.


Sendependeco


Sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando iris sur moderniga vojo malsame ol tiu de la Okcidento.     


Amplekso


Ĉina Vojo al Modernigo signifas riĉiĝon de ĉiuj popolanoj. En la procezo de tia modernigo, oni devas meti en prioritato la ampleksan disvolviĝon de homoj kaj realigi la celon.


Kunordiĝo


La modernigo de la Okcidento ne solvas konflikton inter naturo kaj la homaro. Samtempe, kun disvolviĝo de kapitalismo, serioziĝas konflikto inter proletaro kaj burĝaro, pli profundiĝas divido inter homoj de diversaj rondoj. Tamen Ĉina Vojo al Modernigo multe klopodas por solvi problemojn de malekvilibro, kunordigante kaj harmoniigante rilatojn inter homaro kaj naturo.


Pacemo


Pasinte, nuntempe aŭ estontece, Ĉina Vojo al Modernigo okazas per paca maniero, sen atako kaj agreso al aliaj landoj.


Inkluziveco


Ĉina Vojo al Modernigo kunekzistas kun okcidenta modernigo, ili ne anstataŭas unu la alian. Tia modernigo lernas la spertojn de la Okcidento kaj alprenas lecionojn el tiu de la Okcidento.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan








Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio