Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Delegitaro de GYLD-programo vizitis Shandong-provincon!
2022-08-17

Komence de tiu ĉi jaro mi legis intervjuon de la ĵurnalisto Edgar Snow kun Mao Zedong, okazinta en 1936. Tio estas unu el la tre raraj okazoj, kiam Mao rakontis pri sia propra vivo. Iu specifa parto de tiu intervjuo speciale kaptis mian atenton. Mao rakontas pri sia trajnvojaĝo de Pekino al Ŝanhajo en 1919: "Survoje al Nankino mi haltis en Qufu kaj vizitis la tombon de Konfuceo. Mi vidis la rivereton, kie la disĉiploj de Konfuceo lavis siajn piedojn, kaj la urbeton, kie tiu saĝulo vivis dum sia infaneco. Onidire li plantis faman arbon proksime al la historia templo dediĉita al li, kaj ĝin mi vidis. Mi ankaŭ haltis ĉe la rivero, kie Yen Hui, unu el la famaj disĉiploj de Konfuceo, iam vivis, kaj mi vidis la lokon, kie naskiĝis Mencio."


En la urbo Zibo delegitaro de GYLD rigardas maketon de Shandong-provinco.


Post legi tiun parton de la intervjuo, ne eblis plu daŭrigi la legadon. Mi flanken metis la libron kaj profunde pensis pri la signifo de tiu informo. Mia magistra laboraĵo estas pri biografio, kaj mi bone komprenas, ke Mao ne menciis hazardajn rememorojn, sed zorge selektis informojn gravajn por kompreno de la historio kaj la filozofio de la revolucio, kiu fondis la Sovetan Respublikon de Ĉinio kaj devenigis la Longan Marŝadon. Post legi tiun intervjuon, kreskis mia kompreno pri la graveco de Shandong-provinco, hejmloko de gravaj intelektuloj de antikva Ĉinio, por la historio kaj kulturo de Ĉinio.


De la 12-a ĝis la 14-a de aŭgusto mi vizitis la urbojn Jinan kaj Zibo de Shandong pere de la programo GYLD (Dialogo de Tutglobaj Junaj Gvidantoj), kio rezultas de partnereco inter la Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo kaj la Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo. Dum la vizito ni festis la Mondan Tagon de Junularo kaj ankaŭ rememoris tion, ke pasintjare en tiu dato ni ricevis leteron de prezidanto Xi Jinping, responde al letero sendita de ni al li por klarigi nian projekton.


En Jinan, ĉefurbo de Shandong-provinco, ni vizitis la faman lagon Daming, kiun mi fakte vizitis antaŭ kelkaj jaroj, sed vespere, kaj ne povis alprezi ĝian belecon dumtage. Ĉifoje, dum varmega somera tago, mi povis plenĝui ĝian belecon kaj vidi florantajn lotusojn laŭlonge de la akvorando.


La bela lago Daming, fama vidindejo de Jinan


Dum mia pasinta vojaĝo al Shandong, antaŭ multaj jaroj, mi vizitis fabrikojn kaj miris pri la alttekniko de shandong-a industrio. Unu el la lokoj vizititaj de mi en tiu okazo estis la trajnfabriko, kie oni faras la altrapidan trajnon Fuxing, per kiu eblas iri de Pekino al Ŝanhajo en nur kvar horoj. Mi mem tion faris pasintjare, en novembro. Kompare kun la plurtaga vojaĝo de Mao Zedong en 1919, oni vidas, kiom multe disvolviĝis la transporto en la lando.


En nia unua tago en Zibo, nia unua halto estis ĉe la Zibo-a Ampleksa Kunligita Zono, parte de la klopodoj de la urbo por allogi firmaojn, entreprenantojn kaj talentulojn de la tuta mondo por helpi la urbon fariĝi monda centro de novigo. Dum tiu vizito ni povis pli bone kompreni la politikojn de la loka registaro por faciligi entreprenadon en Zibo kaj kunligi desegnadon, fabrikadon, distribuadon al tuta Ĉinio kaj eksportadon al aliaj landoj. Posttagmeze okazis la Dialogo de Junaj Entreprenantoj de G20, per kiu junaj entreprenantoj kaj reprezentantoj el pluraj fakoj kundividis spertojn kaj impresojn.


Post tiuj du eventoj plenaj de novigo, estis momento por pli bone koni la historion kaj la kulturan vivon de la urbo. Zibo de antikveco kombinas novigon kaj tradicion. Irante tra la stratoj de la antikva urbeto Zhoucun oni sentas la bonan etoson de la loka kultura tradicio. Tie estas bonaj restoracioj, vendejoj de tipaj produktoj de Zibo, kiel silkaĵoj kaj bakaĵoj.


Delegitaro de GYLD vizitas la antikvan urbeton Zhoucun en Zibo.


En la sekva tago estis vizitoj al muzeoj kaj dialogo inter GYLD-delegitaro kaj eksterlandanoj loĝantaj en Zibo. Okaze de mia parolo, mi atentigis, ke Konfuceo nuntempe estas konsiderata kiel simbolo de la tradicia ĉina kulturo, pro la granda influo, kiun li donis al ĝi, sed en sia tempo, Konfuceo enkondukis novigon en la kulturo, socio kaj regadsistemo de Ĉinio. Tio montras, ke tradicio kaj novigo iras man-en-mane. Necesas heredigi tradicion por disvolvi novigon, kaj la novigo estas necesa por adapti la tradicion al la epoko kaj ĝin heredigi al la nova generacio.


Miksante tradicion kaj novigon, Zibo estas brila ekzemplo de tiu rilato inter ambaŭ. La strategio de Zibo allogi junajn fakulojn el la tuta mondo por disvolvi novigon estas ja promesplena, ĉar la urbo havas tradicion pri novigado el tradicio kaj tio kreas solidan grundon por transkulturaj kaj transgeneraciaj interŝanĝoj. Inter la nunaj defioj trafataj de la homaro, aparte gravaj estas la estigo de daŭripova vivmaniero kaj antaŭenigo de paco en la mondo. Por atingi tiujn celojn, novigo kaj internaciaj interŝanĝoj estas nepraj, kaj tiusence estas tre signifa la strebo de Zibo por fariĝi urbo internacia, alloga kaj amika al junularo. 


La unika shandong-a etoso, kun profunda historio kaj novigema spirito, havas profundajn radikojn kaj donis elstaran kontribuon al la ĉina nacia identeco. En 2013, ĉina prezidanto Xi Jinping elektis viziti la urbon Qufu post sia enposteniĝo, por antaŭenigi la tradician ĉinan  kulturon, kaj proponis alpreni ĝin kiel bazan movforton por realigi la du centjariĝajn celojn. Tie, en la naskiĝloko de Konfuceo, prezidanto Xi klare indikis direkton por heredigi kaj novigi la tradician ĉinan kulturon.


Dialogo de GYLD kun eksterlandaj junuloj vivantaj en Zibo en la Muzeo pri Qi-heredaĵo


La vizito de Mao Zedong al Qufu en 1919, samkiel tiu de Xi jinping en 2013, montras la kapablon de Ĉinio novigi surbaze de la tradicia  ĉina kulturo kaj ĝin heredigi al la novaj generacioj, tiel ke ĝi efektive fariĝis grava parto de ĉiutaga vivo. En tiu ĉi punkto evidentiĝas granda kontrasto kun la Okcidento, kiu ne scias kiel adapti sian tradician kulturon al moderneco kaj sekve malsukcesas ĝin heredigi kaj kreas gravan krizon pri identeco inter la novaj generacioj.


Ĉinio povas instrui la mondon kiel aktualigi kaj heredigi la tradician kulturon, kaj Zibo povas fariĝi nova centro por internaciaj interŝanĝoj, kiuj ebligos tiun gravan dialogon inter civilizoj. Shandong estas preta por daŭre kontribui por la kultura disvolvado de la homaro kaj la konstruado de homara komunumo de komuna estonteco.



Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio