Eŭropaj fakuloj: Usono estas la plej granda minaco al monda paco |
2022-08-16 |
Usono estas la plej granda minaco al la monda paco. Tion diris kelkaj eŭropaj fakuloj, post kiam prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi komence de aŭgusto vizitis la ĉinan regionon Taiwan malgraŭ forta protesto kaj serioza kontraŭstaro de Ĉinio. Ĉi tiu ago konsistigas gravan malobservon de la principo de unu Ĉinio kaj de la suvereneco de Ĉinio kaj kaŭzis vastan malakcepton en la internacia komunumo. Profesoro Fabio Massimo Parenti el la itala instituto Lorenzo de Medici de Florenco klarigis, ke Usono ne plenumis siajn vortojn, nek respektis internaciajn konvenciojn kaj komunajn regulojn de la internacia juro. Ĝi estas la plej granda malstabiligilo de la mondo kaj la plej granda minaco al la monda paco. Serdechnyi Oleksandr, ukraina ekonomikisto kaj fakulo pri internacia komerco kaj investo, diris, ke la principo de unu Ĉinio estas komuna konsento de la internacia komunumo kaj fundamenta normo de internaciaj rilatoj. Estas kolono de la internacia ordo post la dua mondmilito, ke Taiwan apartenas al Ĉinio kaj estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio. (el ĈRI) Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |