Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usono ne atendu, ke Ĉinio marĉandos per siaj kernaj interesoj
2022-08-12

La 11-an de aŭgusto Wang Wenbin, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, prezidis gazetaran konferencon. Iu raportisto demandis pri komerco kaj la taiwan-a demando.


Wang diris, ke en komerca milito ekzistas neniu venkinto. La unuflanka altrudo de pliaj tarifoj de Usono utilas nek al Usono, nek al Ĉinio aŭ la mondo. Forigi ĉiujn pliajn tarifojn truditajn al Ĉinio kiel eble plej baldaŭ estas bona por Usono, Ĉinio kaj la mondo.


Wang substrekis, ke Usono ne atendu, ke Ĉinio marĉandos per siaj kernaj interesoj. Usono devus reveni al la principo de unu Ĉinio kaj la tri komunaj komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono.




(el ĈRI)

Redaktoro: Sheng Min






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio