Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Yi parolis pri "tri singardoj" pro la situacio ĉe Taiwan-a Markolo
2022-08-12

Lastatempe Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, kontaktiĝis kun la kolegoj respektive el Mongolio, Sud-Koreio kaj Nepalo, kaj eksplikis la starpunktojn de Ĉinio pri la nova situacio ĉe Taiwan-a Markolo. Wang asertis, ke oni devas esti singarda pri tri danĝeraj inklinoj de la taiwan-a situacio.


Wang diris, ke la vizito de Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, al la ĉina regiono Taiwan jam estis konfirmita kiel pure politika provoko. Tio rompis la promeson faritan de Usono mem kaj serioze damaĝis la suverenecon de Ĉinio.


Wang diris, ke tiu ĉi vizito estas pure politika farso. La prezentado de Pelosi nur igas la internacian komunumon pli klare rekoni la esencon de la usonaj hegemonio kaj despoteco. Wang diris, ke oni devas esti singardaj pri tri danĝeraj inklinoj de la taiwan-a situacio:


La unua, ke Usono ne rezignacios je sia malvenko kaj pro tio provos krei novan kaj pli grandan krizon.


La dua, ke la taiwan-aj secesiuloj faros misjuĝon pri la situacio kaj, intensigante koluzion kun similaj enlandaj kaj eksterlandaj fortoj, iros pli kaj pli malproksimen sur la vojo de apartigo de la ŝtato kaj nacio.


La tria, ke politikistoj de iuj landoj faros politikan prezentadon kaj ĉasos politikajn interesojn, kaj tio serioze rompos la politikan fundamenton de interkomunikado kun Ĉinio kaj severe detruos la Ĉarton de UN kaj la internacian sistemon post la dua mondmilito.




(el ĈRI)

Redaktoro: Sheng Min





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio