Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eŭropaj publikaj opinioj subtenas Ĉinion alpreni rimedojn kontraŭ usonaj agoj atencantaj ĉinan suverenecon
2022-08-12

Malgraŭ forta opono kaj solena traktado de Ĉinio, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi vizitis la ĉinan regionon Taiwan. Dum la lastaj tagoj multaj eŭropaj publikaj opinioj severe kritikis la usonan provokon kaj esprimis subtenon al la ĉinaj kontraŭrimedoj.


Ivan Mrkic, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Serbio, verkis artikolon dirante, ke la ago de Pelosi alportis pli grandan necertecon al la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, aparte al la usona ekonomio. Pro usonaj enlandaj problemoj kaj multaj kontraŭstaroj, la ago de Pelosi evidente kreas la sintenon, ke ĝia vera celo estis deturni atenton de enlandaj kontraŭstaroj al diplomatia politiko, tamen tio nur rapidigos dekadencon de usona hegemonio.


Vojtech Filip, prezidanto de la Ĉeĥa-Ĉina Industria kaj Komerca Federacio kaj eksa unua vicprezidanto de la Ĉeĥa Ĉambro de Reprezentantoj, diris, ke la ĉina reago estas racia kaj forta, kaj la vizito de Pelosi al Taiwan estas la komenco de la disfalo de la idealo "Usono unue".


Vincenzo De Luca, prezidanto de la itala regiono Campania, diris, "iuj usonaj politikistoj ne preterlasis iun ajn ŝancon por streĉigi kaj intensigi regionan krizon. La vizito de Pelosi al la ĉina regiono Taiwan estas stulta politika ago, celante envolvi Ĉinion en krizon."


Pelagia Karpathiotaki, greka erudiciulo pri internaciaj rilatoj, diris, ke la vizito de Pelosi estas parto de la usona strategia plano por malhepi Ĉinion, Usono celas krei obstaklojn kontraŭ la procezo de la ĉina reunuiĝo.


Marsela Musabelliu, plenuma prezidanto de Albana Instituto por Tutmondiĝaj Studoj, diris, ke la esenco de la vizito de Pelosi al la ĉina regiono Taiwan tute ne rilatas al "demokratio", sed estas serioza evento atenci la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio. Pri la taiwan-a demando, Ĉinio havas justan kialon alpreni ĉiujn necesajn kontraŭrimedojn por protekti proprajn suverenecon kaj teritorian integrecon.


Danilo Kalezić, altranga esploristo de la Historia Insituto de la Universitato de Montenegro, diris, "la ago de Pelosi tuŝis la bazlinion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, pro tio la kontraŭrimedoj alprenitaj de Ĉinio estas necesaj kaj trafaj. Diplomatia disputo kaŭzita de la evento naskos negativan influon al la dulandaj rilatoj kaj la regiona paco kaj stabileco."



(el ĈRI)

Redaktoro: Sheng Min




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio