Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La vizito de Pelosi al Taiwan de Ĉinio serioze damaĝis pacon kaj stabilecon ĉe Taiwan-a Markolo
2022-08-11

Spite al la forta opono kaj multfoja averto de la ĉina registaro, lastatempe Nancy Pelosi, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, faris viziton al Taiwan de Ĉinio. Tio ne nur fariĝis fokuso de tutmondaj amaskomunikiloj, sed ankaŭ vekis la maltrankvilon de ĉiuj landoj, kiuj deziras al la mondo pacon kaj stabilecon.


La vizito de Pelosi malobservas la rezolucion 2 758 de la Ĝenerala Asembleo de UN. La rezolucio, nome de UN, rekonas la principon de unu Ĉinio, kaj tio estas: en la mondo estas nur unu Ĉinio, Taiwan estas parto de Ĉinio, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas unika laŭleĝa registaro reprezentanta Ĉinion. Do, pro tio, la ago de Pelosi serioze malobservis la principon de unu Ĉinio kaj la tri komunajn komunikaĵojn inter Ĉinio kaj Usono, kiuj estas politikaj fundamentoj por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj sekve ankaŭ estis kontraŭa al la politika promeso farita de Usono mem.


(el ĈRI)


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio