Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Demokratia drogo" de Pelosi estis forte kritikata de usonanoj
2022-08-11

Lastatempe, spite fortan oponon kaj seriozan admonon de Ĉinio, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi vizitis Taiwan de Ĉinio. Pelosi intencis gajni profiton en Taiwan antaŭ la fino de sia politika vivo. Tamen la falsa masko de "demokratio" kaj "paco" estis refoje malkaŝita, ankaŭ estis malkovrita la vero de ŝia politika intenco. Ŝi intencis serioze ofendi la ĉinan suverenecon kaj teritorian integrecon sub la preteksto de la tiel nomata "demokratia rakonto". Tamen tiu plano certe fiaskos.


Estas sennombraj kazoj de interveno de Usono en alies internajn aferojn sub la preteksto de demokratio, kio damaĝis ĉion ĉie. En la lastaj jaroj, de la Centra Azio al Nord-Afriko, de Orienta Eŭropo al Latin-Ameriko, "usona demokratio" jam ruinigis ĉiujn lokojn.


En lastaj tagoj, la justa kontraŭrimedo de Ĉinio akiris vastan subtenon de la internacia komunumo. Tiuj kontraŭrimedoj estas serioza averto al la provokanto, firma defendo de la ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco kaj ankaŭ firma kontraŭatako por la landoj kaj regionoj profunde damaĝitaj de "usona demokratio". Pli ol 170 landoj kaj internaciaj organizoj kritikis la viziton de Pelosi kaj esprimis firman subtenon al la principo de Unu Ĉinio.


(el ĈRI)


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio