Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis Elefant-forumo pri Internacia Komunikado
2022-08-10


La 8-an de aǔgusto okazis la 1-a Elefant-forumo pri Internacia Komunikado en mile-urbo de Honghe-a Hani-a kaj Ji-a Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. La forumo, kun la ĉeftemo "bonaj rakontoj, aspektoj kaj voĉoj", fokusante al diskonigaj fenomenoj kaj rilataj kanaloj de Yunnan, celas diskuton pri prezento de lokaj ĉarmoj kaj Ĉinio.



La forumo estas gvidata de la Ĉina Internacia Komunik-Grupo kaj la informa oficejo de yunnan-a registaro. Gao Anming, vicprezidanto de la grupo, kaj Peng Bin, direktoro de la oficejo, ĉeestis la forumon kaj faris salutparolon.



Gao diris, ke li atendas, ke per la forumo oni povos profunde analizi la internacian diskonigon surbaze de la migrado de la elefantoj al norda Yunnan en pasintjara somero kaj trovos pli bonajn rakontojn pri Ĉinio. Li atendis ankaǔ, ke eblos praktikigi la "elefantajn elementojn" kaj daǔre ludi la rolon de "elefanta diskonigo". 


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio