Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Japanio ne havas kvalifikon nek rajton paroli pri Taiwan de Ĉinio
2022-08-09

Lastatempe la japana ĉefministro Fumio Kishida diris nedecajn vortojn pri Ĉinio. Pro tio Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, en la 8a de aŭgusto diris, ke Ĉinio kontraŭstaras la erarajn dirojn kaj senbazajn riproĉojn el Japanio. Ĉu jure, ĉu politike, ĉu morale, Japanio ne havas kvalifikon nek rajton paroli pri Taiwan de Ĉinio.


Wang diris, ke Japanio iam okupis Taiwan-on, kaj dum la duonjarcenta koloniado ĝi mortigis pli ol 600 mil lokanojn, forrabis grandan kvanton da riĉaĵoj kaj perforte varbis laborantojn el sudorientaj landoj, el kiuj multaj mortis pro trudlaboro. Tion Japanio ne devas forgesi.


Wang faris demandojn: "Lastatempe Japanio tiel laŭte diris pri la taiwan-a demando, sed ĉu ĝi forgesas sian promeson, kiam ĝi subskribis la komunan deklaron de Ĉinio kaj Japanio? Ĉu ĝi volas renversi la politikajn fundamentojn de la ĉin-japanaj rilatoj? Ĉu ĝi havas la ambicion refoje tuŝi Taiwan-on de Ĉinio? Ĉu ĝi volas forlasi la pacan konstitucion kaj ne plu iri pacan vojon? Tiuj demandoj postulas respondon de Japanio al la internacia komunumo."


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio