Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Yi: Usono faris erarojn en tri flankoj pri taiwan-a demando
2022-08-08

La 7-an de aǔgusto ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, dum vizito al Bangladeŝo, montris erarojn de Usono en tri flankoj pri la vizito de Nancy Pelosi al Taiwan de Ĉinio.

 

La unua estas kruda interveno en internajn aferojn de Ĉinio. Usono, ignorante ripetitan averton de la ĉina flanko, aranĝis nur laŭ sia kaprico la tiel nomitan "viziton" de la tria plej altranga persono de sia registaro al la ĉina regiono Taiwan. Taiwan ne estas parto de Usono, sed ĉina teritorio. Usono iam faris publikan promeson tiurilate. La ago de Usono serioze atencis la ĉinan suverenecon.

 

La dua eraro estas toleri kaj subteni la fortojn de "taiwan-a sendependeco". Iu ajn lando devas protekti nacian unuecon kaj absolute ne toleri senskrupulan agon de secesiismaj fortoj.

 

La tria eraro estas senbride rompi pacon ĉe la Taiwan-a Markolo. Usono kutimas fabriki demandojn, kaj poste realigi sian propran strategian intencon per la demando.

 

Wang diris, ke la firmaj starpunkto kaj agoj de Ĉinio estas justaj, raciaj, laŭleĝaj, necesaj, publikaj kaj taŭgaj, celante protekti sanktan suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio, haltigi Usonon en intenco "malhelpi Ĉinion per Taiwan-o", frakasi la bildon de la taiwan-a aŭtoritato pri "sendependeco per Usono" kaj vere protekti pacon de la Taiwan-a Markolo kaj regionan stabilecon.


(el ĈRI)


Redaktoro: Xie Ruifeng



Raporto publikigita en Internacia Simpozio pri Ĉinstila Modernigo kaj Tutmonda Disvolva Iniciato_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio