Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eŭropaj kaj latin-amerikaj landoj forte kondamnis provokon de Usono
2022-08-08

En la pasintaj kelkaj tagoj post la vizito de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi al la ĉina regiono Taiwan malgraŭ la forta opono kaj serioza kontraŭstaro fare de Ĉinio, la internacia komunumo, inkluzive de eŭropaj kaj latin-amerikaj landoj, forte kondamnis la provokan agon de Usono.


Eksa itala ambasadoro en Ĉinio Alberto Bradanini akceptis intervjuon la 5-an de aŭgusto, esprimante, ke la vizito de Pelosi estas provoko intence planita de Usono, kaj celas damaĝi la ĉinan disvolvon kaj stabilecon. Usono strebas al sia hegemonio en la politika, ekonomia kaj financa kampoj damaĝante interesojn de aliaj landoj je ĉia kosto.


Parlamentano de la Ĉeĥa Libera Demokratia Partio Jiri Kobza diris, ke Usono ĉiam tenas duecan politikon. Tio estas interesa skizofrenio, kio kaŭzis pli kaj pli da militoj kaj konfliktoj tra la mondo. Li konsilis al usonaj politikistoj zorge pripensi antaŭ ol agi kaj eviti malprudentajn agojn.


Profesoro Zahari Zahariev, prezidanto de la Bulgara Tutmonda Federacio pri Zono kaj Vojo, diris, ke Usono ŝanĝis sian strategian fokuson al Oriento por kompensi la kreskantan influon de Ĉinio en la landoj, kiuj situas laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". El la evoluo de la situacio ĉe la Taiwan-a Markolo, oni povas vidi, ke por atingi tiun ĉi celon, Usono faras ĉion eblan.


La pola verkisto Krzysztof Farion verkis artikolon dirante, ke la vizito de Pelosi al Taiwan de Ĉinio ne akordas kun la usona promeso pri unu Ĉinio. Fronte al la usona provoko, Ĉinio certe ne staros senmove. Ĉinio havas la rajton reagi forte kaj decideme al la usona provoko.


(el ĈRI)


Redaktoro: Xie Ruifeng




Raporto publikigita en Internacia Simpozio pri Ĉinstila Modernigo kaj Tutmonda Disvolva Iniciato_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio